《MARTA 》(131)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, March 08, 2023, 07:34 (415天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(131)阅读札记

1. Per rapida, nerva movo ŝi enŝovis la monpaperetojn en la poŝon de la eluzita vesto, kaj ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis.

—— 她用神经质的迅速的动作把纸币揣进破旧的衣袋里。她的双脚开始打晃。

2. Nur nun, kiam ŝia spirito denove estis ĵetita en la maltrankvilecon de turura ventego, la korpo rememorigis al ŝi, ke ŝi estas malsata, ke ŝi pasigis kelkajn dekojn da noktoj super laboro, kiu kondukis al nenia celo.

—— 直到现在,当她的心灵又陷入痛苦的深渊时,她才觉得很饿,同时也想起她把几十个夜晚的时间花在一件毫无收获的工作上。

3. Tra la nebulo, kiu ŝirmis ŝian rigardon, ŝi ekvidis antaŭ si ŝtuparon.

—— 她的眼睛迷迷糊糊地看见前面有一座阶梯。kiu定从。

4. Post kelka momento la rigidiĝintaj trajtoj de ŝia vizaĝo remoliĝis, la glacio, kiu frostigis la sentojn en ŝia brusto, fandiĝis, el sub la mallevitaj palpebroj sur la marmorblanka vizaĝo ekfluis larmoj, guto post guto, abundaj, pezaj, ili faladis sur la malgrasajn manojn kaj kaŝiĝadis inter la faldoj de la funebra vesto.

—— 不久,她的僵硬的表情变得柔和了,冻结在心头的冰开始溶解,泪水从低垂的眼皮下面,沿着大理石一般白的两颊簌簌地滚下来,像断线的珠子似的落在瘦削的手上,流进丧服的皱褶里。

5. Ili marŝis per paŝoj facilaj kaj rapidaj, ili interparolis kun granda vigleco. La virino estis juna, elegante vestita kaj bela, la viro ankaŭ estis juna, bonguste vestita kaj tre belfigura.

—— 他们步履轻盈,在热烈地说着话。女的年轻貌美,衣着漂亮,男的也同样年轻俊秀,穿的也很雅致。

6. Dirante tion, la juna virino ridis per la buŝo kaj per la okuloj. Inter ŝiaj koralkoloraj lipoj montriĝis du vicoj da blankaj kaj malgrandaj dentoj, la brunaj pupiloj brilis kaj ĵetadis ĉirkaŭen rapidajn rigardojn. La viro ekĝemis. Tio estis parodio de ĝemo kaj enhavis en si pli da petoleco kaj gajeco, ol la rido de la virino.

—— 说着,年轻的女人开心地笑了。在珊瑚般的嘴唇里,露出两排洁白的小牙,淡褐色的眸子闪闪发光,迅速地向四周张望。男子叹了一口气。这是一种假装的喟叹,比之少妇的笑,有着更多的戏谑和逗乐的意味。

7. — Vi ne kredas al mi, bela Julinjo, kaj tamen Dio povas esti mia atestanto, ke mi estis enamiĝinta dum tuta tago ne sole vere, sed furioze, tute perdinte la kapon!

—— 可爱的Julinjo, 您不相信我,可是上帝可以作证。我有一整天不但是真心爱上了一个人,而且是完全丢了魂儿发狂一般地爱上了她!

8. Ĉar vi devas prezenti al vi tiun dian estaĵon! Alta kiel poplo, okuloj nigraj kaj grandaj, vizaĝkoloro kiel alabastro, haroj kiel plumoj de korvo, longegaj kaj ne artaĵaj, mi diras al vi, ke ne artaĵaj, sed propraj, mi estas kompetenta en tiaj aferoj ... malgaja, pala, malfeilĉa ... ho, diino! Sed ĉio ĉi tio ankoraŭ ne estas grava; estas vero, ke ŝi plaĉis al mi tuj, tamen mi diris al mia koro: silentu! ĉar mi sciis, ke mia kuzino tre serioze ŝin ekamis kaj decidis gardi ŝin kontraŭ mi kiel kontraŭ fajro ...

—— 您一定要想像一下天仙般的美人!像白杨一样的苗条,眼睛又大又黑,脸蛋像石膏一样白,头发又长又自然,像乌鸦的羽毛。相信我,不是假的,而是天生的,这方面的事我在行 ...... 忧郁的、苍白的、不幸的 ...... 哦,仙女啊!这还不算。我真的是一见钟情。但我在心里说:“安静点!”,因为我知道我表姐非常喜欢她,就决定保护她,使她不靠近我,就像不靠近火一样 ......

9. jen tiam mi enamiĝis en ŝin tute vere. Dum tuta tago mi poste iradis kiel ebria tra ĉiuj stratoj, serĉante mian diinon ...

—— 那时我真的爱上了她。后来我像疯了似的走了一整天,穿梭在大街小巷里,找寻我的仙女 ......


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum