《诗经》小雅•南有嘉鱼

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Saturday, March 11, 2023, 09:26 (411天前)

《诗经》小雅•南有嘉鱼
南有嘉鱼
南有嘉鱼,烝然罩罩。君子有酒,嘉宾式燕以乐。
南有嘉鱼,烝然汕汕。君子有酒,嘉宾式燕以衎。
南有樛木,甘瓠累之。君子有酒,嘉宾式燕绥之。
翩翩者鵻,烝然来思。君子有酒,嘉宾式燕又思。

Bonaj fiŝoj en la sudo
Nobeloj regalas siajn gastojn.

En la sudo bonaj fiŝoj naĝas
tien kaj ĉi tien kun leĝero.
gastiganto havas bonan vinon
gastoj manĝas, drinkas en ĝoj-helo.

En la sudo bonaj fiŝoj naĝas
tien kaj ĉi tien en libero.
Gastiganto havas bonan vinon,
gastoj manĝas, drinkas kun gaj-ŝvelo.

En la sudo staras kurba arbo
plenvolvitaj de sarment’ serpenta.
Gastiganto havas bonan vinon,
gastoj manĝas kun mien’ kontenta.

Birdoj ŝvebas flirte en aero
kaj sur branĉojn falas kun trankvilo.
Gastiganto havas bonan vinon,
gastoj manĝas, drinkas en jubilo.

elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum