《诗经》小雅•南山有台

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Sunday, March 12, 2023, 09:22 (408天前)

《诗经》小雅•南山有台
南山有台
南山有台,北山有莱。乐只君子,邦家之基。乐只君子,万寿无期。
南山有桑,北山有杨。乐只君子,邦家之光。乐只君子,万寿无疆。
南山有杞,北山有李。乐只君子,民之父母。乐只君子,德音不已。
南山有栲,北山有杻。乐只君子,遐不眉寿。乐只君子,德音是茂。
南山有枸,北山有楰。乐只君子,遐不黄耇。乐只君子,保艾尔后。

Longviveco
Gastiganto deziras al honorindaj gastoj, ke ili vivu longe.

Plantoj kreskas sur la suda monto,
sur la norda herboj en prospero.
Vi plezuras vere ĝis ekstremo,
kaj ’stas bazo sur la regna tero.
Vi satĝuas vivon kun plezuro,
vi vivadu longe kun espero.

Morusarboj kreskas sur sudmonto,
sur la norda poploj en ventblovo.
Vi plezuras vere ĝis ekstremo,
kaj vi estas baz’ de regna povo.
Mi deziras, ke vi vivu longe
kaj plezure agu laŭ bontrovo.

Ulmoj kreskas sur la suda monto,
sur la norda la prunarboj staras.
Vi plezuras vere ĝis ekstremo,
kaj vi ĉion por popolo faras.
Mi esperas, ke vi vivu longe
kaj vi al popolo ĉiam karas.

Kverkoj kreskas sur la suda monto,
sur la norda arboj fruktodonaj.
Vi plezuras vere ĝis ekstremo,
tial vivas longe vi imponaj.
Miaj gastoj ĝojas kun plezuro,
Famo via estas ĉampiona.

Arboj staras sur la suda monto,
sur la norda kreskas herboj altaj.
Vi nobluloj veraj kun plezuro
certe vivas longe tre bonfartaj.
Dum longlonga vivo senĉagrena
via postaj tagoj ’stos ekzaltaj.

elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum