《诗经》小雅•蓼萧

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Monday, March 13, 2023, 09:14 (403天前)

《诗经》小雅•蓼萧
蓼萧
蓼彼萧斯,零露湑兮。既见君子,我心写兮。燕笑语兮,是以有誉处兮。
蓼彼萧斯,零露瀼瀼。既见君子,为龙为光。其德不爽,寿考不忘。
蓼彼萧斯,零露泥泥。既见君子,孔燕岂弟。宜兄宜弟,令德寿岂。
蓼彼萧斯,零露浓浓。既见君子,鞗革忡忡。和鸾雍雍,万福攸同。

Abrotanoj
Regalado al feŭdestroj.

Sur folioj de abrotanoj
glimas matenroso kun brilo.
Vidante lordon en festeno,
mi naskas ĝojon en jubilo.
Ni manĝas, drinkas kun plezuro
gaje en libera babilo.

Sur folioj de abrotanoj
brile glimas roso matene.
Vidante lordon en festeno,
mi sentas koran gloron plene.
Li kun morala bonvirteco
ĝuas longan vivon serene.

Sur folioj de abrotanoj
matene glimas roso klare.
Mi vidas lordon en festeno,
ni sidas kiel fratoj kare.
Ni ja orgie drinkas kune
kaj babiladas joviale.

Sur folioj de abrotanoj
matenroso briletas pure.
Mi vidas lordon en festeno
oraĵoj liaj sonas nure.
Kaleŝo lia lukse brilas,
benojn falas sur lin sekure.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum