《MARTA 》(139)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, March 16, 2023, 07:11 (407天前)

《MARTA 》(139)

Duone kuŝante sur la mola meblo, ĉirkaŭita de varmo, kiu penetris ŝiajn membrojn, kiuj longe suferis de malvarmo, ŝi spiris malrapide kaj profunde. Rigardante ŝin, oni povus diri, ke ŝi silentigis en si ĉiun penson, ke ŝi forigis de si la turmentantajn fantomojn de zorgoj kaj doloroj kaj, mirigita de la senbrueco, bonodoro, varmeco kaj beleco de ĉi tiu nekonata paradizo, en kiun ŝi venis, ŝi ripozis antaŭ nova malsupreniĝo en la malluman abismon de sia sorto ...

Karolino per larĝe malfermitaj, atentaj, penetremaj okuloj rigardis sian kamaradinon. Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa ruĝo, la buŝo havis koloron de koraloj, la mallumaj okuloj havis brilon junan kaj viglan. La freŝeco de ĉi tiu virino tamen ne estis plena. Ĉio en ŝi estis juna kaj almenaŭ ŝajne serena, krom la frunto. Sur ĉi tiu frunto okulo sperta en legado sur homaj vizaĝoj povus rimarki postesignojn de longa kaj ankoraŭ ne finita historio de vivo, de koro, eble eĉ de konscienco. Dum la vizaĝo estis juna, freŝa, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljuniĝinta. Ĝi havis sur si apenaŭ videblajn, sed densajn fadenetojn-sulketojn, inter la nigraj bovoj kuŝis senmova kaj videble jam por ĉiam tie fosita sulko. Malgraŭ la freŝeco de la vangoj, la karmina koloro de la lipoj kaj la riĉeco de ĉi tiu virino, la esprimo de ŝia frunto povus veki ĉe atenta kaj kompetenta esploristo de homaj vizaĝoj tri sentojn: malkonfidon, scivolecon kaj kompaton.

De kelke da minutoj inter ĉi tiuj du virinoj regis silento. Marta la unua ĝin interrompis. Ŝi levis la kapon de super la kuseno, sur kiu ŝi apogis sin antaŭ momento, kaj, direktante sian rigardon sur la kamaradinon, ŝi diris:

— Via rakonto, Karonjo, forte min mirigis. Kiu povus supozi, ke sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela maniero! Ŝi, kiu vin ja edukis, kiu, kiel ŝajnas al mi, estas eĉ via proksima parencino ...

Karolino apogis la ŝultrojn al la dorsa arkaĵo de la brakseĝo kaj, pli forte premante per sia malgranda piedo la hundeton sur la piedbenketo, ekbalancis pli rapide sian elegantan lulilon. Kun malgranda rideto sur la lipoj kaj kun okuloj rigardantaj al la plafono ŝi komencis paroli.

— Sinjorino Herminio estis mia parencino ne proksima, sed sufiĉe malproksima, sed mi portis la saman familian nomon kiel ŝi. Tio estis sufiĉa por la fiera kaj riĉa sinjorino, ke ŝi bonvolu eduki la orfinon en sia domo kaj fari el ŝi poste obeulinon aŭ fraŭlinon por kompanio. Ŝi faris al mi efektive grandan bonfaron, ĉar, kio ajn poste okazis, mi ĝis la fino de mia vivo povas fanfaroni, ke mi estis edukata kune kun la amataj hundetoj de la grandmonde konata sinjorino Herminio. Nia eduko kaj nia maniero de vivado, t.e. de mi kaj de la hundetoj, estis inter si tre similaj, mi kaj ili dormadis sur molaj kusenoj, kuradis sur vaksitaj pargetoj, manĝadis bonegajn delikataĵojn, kaj nur tiu diferenco inter ni ekzistis, ke ili portis silkajn kovriletojn kaj orajn kolringojn, dum mi portis silkajn vestojn kaj orajn braceletojn, ke ili ĝis la fino restis en la paradizo, dum min elpelis el tie la venĝema anĝelo de patrina fiereco ...

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum