《诗经》小雅•六月

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Saturday, March 18, 2023, 09:30 (403天前)

《诗经》小雅•六月
六月
六月栖栖,戎车既饬。四牡骙骙,载是常服。玁狁孔炽,我是用急。王于出征,以匡王国。
比物四骊,闲之维则。维此六月,既成我服。我服既成,于三十里。王于出征,以佐天子。
四牡修广,其大有颙。薄伐玁狁,以奏肤公。有严有翼,共武之服。共武之服,以定王国。
玁狁匪茹,整居焦获。侵镐及方,至于泾阳。织文鸟章,白旆央央。元戎十乘,以先启行。
戎车既安,如轾如轩。四牡既佶,既佶且闲。薄伐玁狁,至于大原。文武吉甫,万邦为宪。
吉甫燕喜,既多受祉。来归自镐,我行永久。饮御诸友,炰鳖脍鲤。侯谁在矣?张仲孝友。

En la sesa lunmonato
Laŭdo al generalo Yin Jifu (852-775 a.K.), kiu militiris kontraŭ hunoj en la nordo.

En la sesa oni anksias,
jam militĉaroj bone pretas.
Kvar stalonoj kuras impone,
flagoj kaj standardoj koketas.
Minacas hunoj tre feroce,
la regno dronas en danĝero.
La regnestro ordonas urĝe
por nin defendi per konkero.

Miaj kvar stalonoj fortikas
trejnitaj bone por batalo.
En ĉi sesa monat’ somera
kiraso estas en preparo.
Kun la kiraso sur la korpo
mi iras tri dek liojn tage.
Sub edikto de la regnestro
batalos brave ni kunage.

La kvar stalonoj tre fortikas
kun levita kapo fiera.
Ni impetu bati la hunojn
por teni regnon senmizera.
Ni defendu bone la regnon
brave luktu en militiro.
Ni brave luktu bataleje
por savi regnon el disŝiro.

La hunoj ankaŭ ne malfortas,
kaj urbon kaptis ĉe rivero.
Invadas ili multajn lokojn,
minacas regnon per danĝero.
Kun flagoj ni rapidas norden,
falke plonĝas al malamikoj.
Dek grandaj ĉaroj antaŭiras
por bati hunojn en paniko.

La militĉaroj iras glate
sur la vojo longa senbare.
La kvar stalonoj ja fortikas
kun kap’ levita temerare.
Ni nun rapidas veturadon
kaj tuj atingas bordon nordan.
Ji Fu lertas verke, batale,
li faras meriton rekordan.

Li aranĝas festenon ĝoje
regnestro lin donacas multe.
Li revenas de malproksimo,
kaj ja triumfas bonrezulte.
Li regalas amikojn bone
per fiŝoj, vin’ kaj ambrozio.
Liaj bonaj amikoj kune
manĝas kaj drinkas en orgio.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum