宝哥哥闻林妹妹袖口奇香

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je 星期四, 五月 16, 2019, 09:48 (100天前) @ Pipi

Dume lia atento fiksiĝis al parfumo emananta el ŝia maniko kaj penetranta ĝis liaj ostoj kaj animo. Li tiris ŝian manikon por trovi, kio enas.

Ŝi ridis. "Kiu portus aromaĵon vintre?"

"De kie do?"

"Ankaŭ mi ne scias. Eble pro la vestoŝranko."

Sed li skuis la kapon. "Mi dubas. Tute unika ĉi odoro, ellasata ne de parfumaĵaj pecoj, buloj kaj saketoj.'

"Ĉu ankaŭ al mi 'arahato' aŭ 'verano' donis tiaĵon?" Ŝi pike ridetis. "Mi ne havas fraton, ke li faru ĝin el stamenoj, burĝonoj, roso kaj neĝo, eĉ se mi ricevus similan raraĵon. Mi havas nur vulgaran parfumaĵon."

"Apenaŭ mi mencias ion, vi jam implikas ĉion!" Li ridis larĝe. "Jen lecionon al vi! Senindulge!" Li sin levis sur la genuojn. Blovade varmiginte la manojn, li energie tuŝis ŝin ĉe ŝiaj ripoj kaj akseloj.

Ŝi, denaske tikliĝema, preskaŭ sufokiĝis de hihiado sub tia sturmo.

"Jado! Mi koleros!"

Li ĉesis. "Ĉu ankoraŭ tian absurdon?"

"Ne plu, ne plu!" Ŝi ridis, glatigante al si la hararon. "Ĉu 'varma' aromo ĉe vi, se la unika ĉe mi?"

"Varma?" Li ne kaptis la sencon.

Ŝi ĝeme movis la kapon. "Stulta! Vi portas jadon, tiu oron por pariĝi. Kial vi ne 'varman' aromon, por kuniĝi al ties 'frida?"

Li fine komprenis ŝian aludon. "Ha ha ha! Ĵus pardonan peton, nun pli fortan inciton!" Kaj li etendis al ŝi la manojn.

"Bona kuzeto! Mi ne kuraĝas plu."

"Bone! Sed vian manikon!" Li levis ĝin, enŝovis la nazon kaj snufis delice.

Ŝi retiris la brakon. "Sufiĉas! Jam for!"

"For? Ne povas. Ni dece kuŝu kaj babilu!" ...


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum