《诗经》小雅•吉日

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Tuesday, March 21, 2023, 09:20 (395天前)

《诗经》小雅•吉日
吉日
吉日维戊,既伯既祷。田车既好,四牡孔阜。升彼大阜,从其群丑。
吉日庚午,既差我马。兽之所同,麀鹿麌麌。漆沮之从,天子之所。
瞻彼中原,其祁孔有。儦儦俟俟,或群或友。悉率左右,以燕天子。
既张我弓,既挟我矢。发彼小豝,殪此大兕。以御宾客,且以酌醴。
Bonaŭgura tago
Festeno post ĉasado.

En bonaŭgura tago de printempo
ni preĝas pri ĉasado per ofero.
Ĉas-ĉaron ni jam bonorde preparas,
jam pretas kvar stalonoj kun brilhelo.
Ascendas ni jen sur la grandan dunon
por ĉasi bestojn per enferma pelo.

En bonaŭgura tago de printempo
ni zorge elektas ĉevalojn prete.
Ni ĉasas diversajn specojn de predoj:
leporojn, cervojn kapti paf-rimede.
Ekiras ni kaj reĝ’ ĉe l’ riverbordo
jen rekte al la ĉasejo impete.

Rigardu l’ stepon en situo alta,
tie vivas multaj bestoj sen ĝeno.
Triope aŭ duope kuras ili
por eskapi aŭ sin kaŝi kun peno.
Ni kunpelas ilin dekstre aŭ liven,
pafas ilin la lord’ sur la tereno.

Mi streĉas la pafarkon jen plenforte
kaj pafas sagon rekte al la predo.
mi pafmortigas apridon per sago
kaj poste rinoceron kun diskreto.
Per tiuj bongustaĵoj ni regalas
la gastojn kaj drinkas vinon sen tedo.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum