《MARTA 》(146)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, March 23, 2023, 07:30 (372天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(146)阅读札记

1. — Mi estis juna, bela, alkutimiĝinta al lukso kaj nenionfarado; kiam oni elpelis min el la domo de la riĉaj parencoj, mi posedis kiel mian tutan propraĵon kelke da vestoj, oran braceleton, restintan post mia patrino, kaj tiun ringon kun blua emajlo, kiun vi, Marta, donis al mi en la tago de via edziniĝo.

—— 我年青、漂亮,过惯了奢华安逸的生活。当我的阔亲戚赶我出来时,我的全部财产只有几件衣服,我妈妈遗留下来的一只金手镯,还有那只镶蓝珐琅的戒指,就是你Marta在出嫁那天送给我的。

2. Mi imagis al mi, ke mi estas homo, kaj pro ĉi tiu malsaĝa eraro mi suferis inferajn turmentojn en la daŭro de kelke da monatoj.

—— 我自以为是人,因此犯了一个大错。由于这种错误,几个月来我忍受了地狱般的痛苦。

3. Kiam li pasis preter mi sen saluto, tiam mi fine konvinkiĝis, ke mi estas objekto, kiun estas permesite laŭvole preni kaj forĵeti.

—— 当他不理不睬从我身旁走过时,我明白了 —— 我是俯仰随人的东西。

4. Depost la momento, en kiu mi perdis la kredon pri mia homeco, miaj suferoj finiĝis.

—— 从我对自己的人格失掉信心的时候起,我的痛苦也就结束了。en kiu引导定从。

5. Li ofte venadis en la butikon ĉe la strato Ptasia, kie mi helpadis la posedantinon vendi kandelojn kaj sapon, ricevante de ŝi por tio en la nokto anguleton sur la planko en la infana ĉambro kaj en la tago pladon da griaĵo kaj glason da lakto.

—— 他常到Ptasia街上的一家店里来,我便在这家店里帮女店主卖蜡烛和肥皂,因此女主人让我夜里睡在育儿室的角落里的地板上,每天给我一盘麦片粥和一杯奶。kie引导定从,可用介词+关系代词的en kiu替换。por表示交换,以什么换取什么。如:Mi donis al li por lia laboro 10 dolarojn. 对于他的工作我给了他十块钱。

6. En efektiveco mia laboro valoris multe pli grandan rekompencon, sed la bonkora virino ekspluatis la laborantinon, kiun ŝi levis de la pavimo senfortigitan, malsatan kaj en ĉifonoj.

—— 当然,拿我的工作来说,她应该给我更多的报酬。可是这位好心的太太把我这个饥饿、疲倦、衣衫褴褛的女人从街上收容来,从而剥削我。

7. Du tagojn post tiu renkontiĝo kun sinjoro Eduardo, post du noktoj, pri kiuj mi nun jam ne povus al vi rakonti, mi ĉesis vendi kandelojn kaj sapon ...

—— 在碰见Eduardo先生后的第三天,在度过了我无法向你诉说的两夜后,我就不再卖蜡烛和肥皂了 ...... pri kiuj定从。

8. mi forlasis la butikon kaj la ĉambron, en kiu kriadis kaj sin batadis kvin malpuraj infanaĉoj;

—— 我就离开了小店和有五个肮脏的孩子吵吵闹闹的房间。en kiu定从。

9. Marta sidis kiel ŝtoniĝinta.

—— Marta仿佛变成了石头一样。kiel ŝtoniĝinta为主语表语。

10. Sub la manplato, per kiu ŝi ŝirmis al si la okulojn, oni povis vidi, ke ŝia vizaĝo estas pala kaj senmova.

—— 从遮着眼睛的手底下,可以看见她那惨白的、木呆呆的脸。per kiu定从。

11. Apenaŭ rimarkebla ektremo trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj, kiam preskaŭ senpere ĉe ŝia orelo eksonis seka, mallonga rido, kiu nun similis klakilon de nokta gardisto.

—— 当她的耳边响起一种急促而刺耳的笑声时,她浑身上下几乎察觉不到地抖了一下。这笑声很像更夫敲梆子的声音。

12. — Via funebra vesto, Marta, mallumigis al mi la salonon.

—— Marta,你的丧服使我的客厅黯然失色。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum