《MARTA 》(147)
《MARTA 》(147)
— Aŭskultu, Marta, — ŝi komencis, kliniĝante preskaŭ tute al la orelo de la kamaradino, — mi amis vin iam, nun mi vin tre bedaŭras ... La ringo, kiun vi donis al mi, nutris min en la daŭro de kelke da semajnoj, nun mi vin subtenos per konsilo kaj helpo ... Ĝis nun mi parolis al vi nur teorion, nun mi transiris sur la kampon de la praktiko ... Apud mia loĝejo estas lueblaj tri ĉambroj, preskaŭ tiaj samaj kiel ĉi tiuj ... ĉu vi volas? morgaŭ ni estos najbarinoj. Vi alkondukos ĉi tien vian infanon, estos al ĝi varme kaj oportune ... postmorgaŭ vi formetos ĉi tiun funebran malbelan veston ...
Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj kaj levis la kapon.
— Karolino! — ŝi diris leviĝante, — sufiĉe, ne diru eĉ unu vorton plu ...
— Nu, — diris la virino en la atlasaĵoj, — ĉu ne?
La virino en la funebra vesto ne respondis dum momento. Ŝia vizaĝo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango, la voĉo tremis kaj kvazaŭ venis el la profundo de la brusto, kiam ŝi komencis paroli.
— Antaŭ nelonge, ankoraŭ antaŭ nelonge, se iu kuraĝus paroli al mi tiel, kiel vi parolis. Karolino, mi sentus en mi teruran ofendon ... eble furiozan koleron ... nun mi sentas nenion krom granda doloro! kaj ankoraŭ pli granda honto. Mi certe estas io malpli alta ol homo, se, havante nenian kulpon, ne farinte eĉ ombron da malbono, serĉante en la mondon nenion, nenion krom honesta laboro, mi renkontis tion, kion ... mi renkontis ... Ho, kiel malalten, kiel malalten mi falis! kaj por kio? kaj por kia kulpo?
Dum momento ŝi staris senmove, kun okuloj malgaje rigardantaj la plankon. Post momento ŝi diris iom pli malsevere:
— Mi ne malestimas vin, Karolino, mi ne ĵetos sur vin, kiel vi diris, plenmanon da koto. Mia Dio! Mi scias ja, kio estas la vivo de malriĉa virino ... mi ĝuas ĝin de kelke da monatoj ... hodiaŭ mi englutis plej maldolĉan ĝian guton. Mi ne malestimas vin, sed imiti vian agadon mi ne povas ... ne, neniam ... neniam ...
Ŝi denove silentiĝis, kaj nun ŝi per atentaj okuloj rigardis unu punkton en la spaco. Tie ŝi per okuloj de la imago ekvidis unu el la bildoj de sia pasinteco.
Ĝi ne estis ia bildo el la pasintaj ĝojoj kaj feliĉo, kontraŭe ĝi prezentis per si momenton de senlima doloro. Marta ekvidis kuŝantan sur la lito de malsanulo la solan homon, kiun ŝi amis sur la tero. Lia vizaĝo estis rigidiĝanta sub la mano de la morto, la spirado de la malsanega brusto estis ĉiam pli kaj pli malfacila, sed liaj okuloj, radiantaj per la lasta brilo de la vivo, estis fiksitaj sur ŝia vizaĝo, lia mano kun spasmo de agonio per la rigidiĝantaj fingroj premis ŝian manon. "Malfeliĉa mia Marta, kiel vi vivos sen mi!" Kun ĉi tiuj vortoj sur la bluiĝintaj lipoj li forlasis ŝin por ĉiam.
(未完待续)