Teksto La Historio de la Homaro课文 人类历史

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Saturday, March 25, 2023, 06:38 (370天前)

Teksto

La Historio de la Homaro课文 人类历史 Kiam la maljuna reĝo de Persujo mortis, lia filo, la juna princo Zemir, eksidis sur la reĝa trono. Post kelkaj tagoj li kunvokis ĉiujn profesorojn kaj akademianojn de la lando kaj diris al ili, "Estimataj sinjoroj, mia patro ofte instruis min, ke la reĝoj pli bone regus la naciojn, se ili pli bone konus la historion de la homoj. Mi do petas vin, ke vi verku por mi universalan historion de la homoj, por ke mi povu ĝin legi kaj ekkoni."

La profesoroj obeis, kaj post dek kvin jaroj ili revenis al palaco kun kvindek kameloj, kiuj portis kvin mil librojn. La reĝo estis malkontenta. Li diris, "Sinjoroj, mi vin multe dankas pro via granda laborado, sed mi havas grandan okapadon je la regado de la lando, kaj mi ne havas tempon por legi tiom da libroj. Mi petas vin, ke vi rekomencu kaj verku multe pli mallongan historion."

Post dek jaroj la profesoroj revenis kun kvin kameloj kaj kvincent libroj. La reĝo estis ankoraŭ ne kontenta. Li diris, "Mi vin dankas, sinjoroj, sed mi ne legos vian historion. Ankoraŭ tro longa tiu ĉi estas. Mi estas jam maljuna kaj havas blankajn harojn; mi estas facile laca. Mi petas vin, verku tre mallongan resumon de via historio, por ke mi povu ĝin legi antaŭ mia morto, kiu eble venos baldaŭ. Rapidu, sinjoroj, mi ne havos multajn jarojn por legi vian verkon!"

Dum la kvin postaj jaroj, multaj profesoroj jam mortis, kaj post ses jaroj restis nur la maljuna prezidanto de la akademio. Li venis al la palaco de l' reĝo kun juna azeno, kiu portis unu grandan libron. En la granda korto de l' palaco li renkontis serviston, kiu diris al li, "Ha, sinjoro, la reĝo estas malsana jam de multaj semajnoj, kaj hodiaŭ mortanta li estas. Se vi lin volas vidi, rapidu al lia ĉambro!"

La maljuna akademiano lasis la azenon kaj la libron en la korto kaj supreniris al la reĝa ĉambro. Sur la lito la reĝo kuŝis, tute pala; mallaŭte kaj malrapide li parolis, "Kara profesoro —— vi venas —— tro malfrue. Mi do mortas —— kaj mi ne konas la historion —— de la homoj."

Tre malgaja estis la profesoro, sed li diris, "Ne. Via Reĝa Moŝto, vi konos la historion de la homoj, ĉar mi ĝin diros al vi per tri vortoj:

"Ili naskiĝis, ili suferadis, ili mortis."

Oni diras, ke la reĝo mortis kviete, ĉar li estis kontenta, koni tiun historion, eĉ tiel malfrue.

Vortoj

perso 波斯人 princo 王子
Persujo 波斯国(现伊朗) voki 呼唤,招喊
trono 王位,宝座 profesoro 教授
kunvoki 召集 regi 统治,管理
akademio 学士院,高等学校 por ke... 以使……
estimi 尊敬 palaco 宫殿
verki 写作,著述,编写 haro 头发
universala 普遍的 resumo 摘要
verko 著作 moŝto 对国王等的尊称
obei 服从 kvieta 安静的,安详的
kamelo 骆驼 sumo 总数
azeno 驴 suferi 吃苦,受苦【句型与课文注释】

1. Persujo是古代的一个国家,叫波斯国。其地理位置在今伊朗。实际上是伊朗的古国。

2. Zemir: 波斯国的王子。

3. eksidis sur la reĝa trono: 登基。

4. granda okupado: 事务繁忙。

5. je la regado de la lando: (忙于)治理国家。la regado de la lando, 此处的de表示动宾关系。

6. tiom da libroj: 如此多的书。

7. Mi petis vin, verku tre mallongan resumon de via historio 一句中,在verku前省略了ke vi等字样。

8. kiu eble venos baldaŭ 中的kiu复指前面的morto,是定语从句。

9. servisto: 佣人,仆人。

10. Ha: 表示惊奇的感叹词。

11. Hodiaŭ mortanta li estas: 今天他快要死了。mortanta 直译为“正在死”,但实际上“死”是一个瞬间动作,不可能老“死”又“死”不了。这种形式实际上等于 li estas mortonta baldaŭ。

12. Via Reĝa Moŝto: 国王陛下。其中Via 一词是与国王对话用的。倘若对另外一个人提到国王陛下,则要用 Lia,即 Lia Reĝa Moŝto。

13. tri vortoj: 三句话。 14. koni tiun historion, eĉ tiel malfrue: (因为)知道了那个历史,尽管太晚了一点。不定式短语修饰 estis kontenta,表示满意的原因。

akademiano 学士院院士 Via Reĝa Moŝto 国王陛下


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum