《诗经》小雅•鹤鸣

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Saturday, March 25, 2023, 09:26 (410天前)

《诗经》小雅•鹤鸣
鹤鸣
鹤鸣于九皋,声闻于野。鱼潜在渊,或在于渚。乐彼之园,爰有树檀,其下维萚。它山之石,可以为错。
鹤鸣于九皋,声闻于天。鱼在于渚,或潜在渊。乐彼之园,爰有树檀,其下维榖。它山之石,可以攻玉。

Gruoj krias
Laŭdo al la ĝardeno de nobelo.

La gruo krias en marĉa sfero,
ĝiaj krioj ŝvebas al la foro.
Fiŝoj naĝas en laga malhelo
aŭ ludas ĉe insulet’ kun folo.
En la ĝarden’ kun vidaĵa belo
santalarbo staras en izolo,
sub ĝi herboj kreskas en prospero.
El alia monto la marmoro
povas tajli facon de juvelo.

La gruo krias en marĉa valo,
ĝiaj krioj ŝvebas en aero.
Fiŝoj naĝas ĉe insul’ en paro
aŭ ludas en lago kun leĝero.
En la ĝardeno jen kun flormaro
santalarbo staras en ventpelo,
herboj kreskas sub ombrovualo.
Ŝtonoj el la monto ĉe rivero
povas tajli jadon de helpalo.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum