《MARTA 》(149)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, March 26, 2023, 07:25 (369天前)

《MARTA 》(149)

Ŝi pasis jam kelke da ŝtupoj de la hele lumita ŝtuparo, kiam ŝi aŭdis post si susuradon de atlaso.

— Returnu vin! — kriis al ŝi voĉo de supre, — vi estos almozulino!

La virino en la funebra vesto kuris sur la ŝtuparo, ne respondante.

— Vi ŝtelos! — ripetis la voĉo.

La virino ne returnis la kapon kaj iris plue malsupren.

— Vi mortos de malsato kune kun via infano.

Ĉe la sono de la lasta vorto la virino haltis, returnis la morte palan vizaĝon, kaj la okulojn malgaje sed arde flamantajn ŝi direktis kun febra rigardo al la figuro, kiu staris ĉe la supro de la ŝtuparo. Abunda gasa lumo ĉirkaŭfluis tiun figuron, donante striojn arĝentajn sur ĝia violkolora vesto; la granda kameo lumis ĉe la kolo per koloro blueta, la oraj harpingloj tremis inter la densaj longaj haroj, kiuj iom leviĝadis pro la blovado de la vento, kiu penetris tra la malfermita pordo, kondukanta al la strato. Ŝi staris kun kapo kaj talio klinitaj antaŭen kun lipoj tremantaj de rido, kun malvarmaj okuloj, ĵetantaj ĉielkolorajn brilojn el sub la velkinta frunto. Marta rigardis ŝin dum momento per rigardo seka, ardanta, terurita kaj malgaja, poste ŝi subite sin returnis, saltis antaŭen kaj rapidege malaperis en la duonkrepusko de la strato.

Pasis apenaŭ kelke da minutoj, kiam tra tiu sama pordo, tra kiu malaperis Marta, enkuris la gaja Aleĉjo, per kelke da saltoj transpasis la ŝtuparon kaj enkuris en la loĝejon de Karolino.

— Nu, kio? — li demandis, starante sur la sojlo de la saloneto kun ĉapelo en la mano. — Ŝi foriris? Ŝajnas al mi, ke mi rekonis ŝin, irantan sur la kontraŭa trotuaro de la strato. Kiam do ŝi revenos?

Li faris ĉi tiujn demandojn per tono mallonga kaj rapide; en liaj nigraj brilantaj okuloj estis esprimita malpacienco de homo sen volo kaj sen pripensado, de homo, kiu plene submetiĝas al ricevita impreso.

— Ŝi tute ne revenos, — respondis la virino, kiu sidis antaŭ la kameneto, sur la sama loko, sur kiu antaŭ kelke da minutoj sidis Marta. Ŝiaj brakoj estis krucigitaj sur la brusto, la okuloj estis senmove turnitaj al la ardantaj karboj. Ŝi ne turnis la rigardon al la eniranta juna viro, kaj al liaj malpaciencaj demandoj ŝi respondis per tono mallonga, pli ol indiferenta, per tono malkontenta.

— Ŝi ne revenos? — ekkriis Aleĉjo, ĵetante sian ĉapelon sur plej proksiman meblon kaj irante pli profunden en la ĉambron — Kion vi diras? ŝi ne revenos? ĉu vi ambaŭ ne estas amikinoj de la infaneco?

La virino silentis. La juna viro fariĝis ĉiam pli kaj pli malpacienca.

— Kion do ŝi diris? — li demandis urĝe.

— Ŝi diris, malrapide respondis la virino, ne ŝanĝante la pozon nek la direkton de la rigardo, — ŝi diris, ke ŝi ĝis nun ankoraŭ amas sian edzon ...

Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.

— La edzon? — li diris, kvazaŭ ne kredante al siaj propraj oreloj, — la mortintan edzon?

Li eksplodis per rido, li levis la vizaĝon kontraŭ la plafonon kaj ridis laŭte kaj longe. — La edzon! — li ripetis, — kion do ŝi volas ankoraŭ de tiu kompatindulo, li ja plu ne vivas! Ho, fidela koro ... nekonsolebla vidvino, kiel sentoplena tio estas!

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum