《MARTA 》(154)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, March 29, 2023, 06:17 (387天前)

《MARTA 》(154)

Sinjorino Szwejc havis tri filinojn kaj kelke da junaj nepinoj, sekve ŝi konis Aleĉjon. Li vizitadis ŝian domon, kaj ŝi eĉ mem rakontadis, ke unu el la fraŭlinoj Szwejc, tiu, kiu kune kun la patrino okupiĝadis per altranĉado, pro li perdis fianĉon. Ĉar kvankam ŝi estis malbela, tamen, havante beletan figuron kaj lertan langon, ŝi iam turnis sur sin la okulon de la sinjoro de la kreitaĵoj. Ne estas do mirinde, ke kaŭze de tiaj cirkonstancoj, sinjorino Szwejc alŝovis siajn okulvitrojn proksime al la okuloj kaj rapide almetis la vizaĝon al la fenestra vitro, kiam ŝi unu matenon ekvidis, ke unu el ŝiaj laboristinoj pasas la korton en akompano de la nevenkebla Aleĉjo. La knabinoj en ŝiritaj vestoj kun flavaj vizaĝoj kaj senkoloriĝintaj kokardoj en la haroj, ankaŭ ĵetis flankajn rigardojn tra la fenestrojn, per la okuloj kaj fingroj ili sendadis al si reciproke signojn de interkompreniĝo kaj ridetadis. Ĉion ĉi tion rimarkis ankaŭ la filino de sinjorino Szwejc, kiu staris apud la ronda tablo. Ŝi leviĝis sur la piedfingroj kaj ĵetis rigardon tra la fenestron. De la loko, sur kiu ŝi staris, ŝi povis vidi la malgrandajn lipharojn kaj la barbeton de Aleĉjo ... sed la lipharoj kaj la barbeto estis liaj ... ŝi sentis, ke ŝin kaptis impreso kaj rememoroj. Ŝi elstreĉis ankoraŭ pli la kolon, kaj nun ŝi ekvidis nigran lanan tukon, kiu kovris tute sendube kapon virinan.

— Panjo! — kun kiu el la laboristinoj iras sinjoro Aleksandro?

Sinjorino Szwejc forigis sian vizaĝon de la fenestra vitro.

— Kun sinjorino Swicka, — ŝi diris, alproksimiĝante al la tablo.

La frunto de la serioza matrono kovriĝis per densaj nuboj, la "S" en la nomo de Swicka, elirante el la buŝo de sinjorino Szwejc, siblis tre akre.

La pli junaj laboristinoj kaŝe interŝanĝis rigardon. La vizaĝesprimo kaj voĉsonado de la estrino ne promesis agrablajn aferojn.

Unu el ili diris mallaŭte:

Estos kriado!

— Eble ŝi forpelos ŝin? — demandis alia ankoraŭ pli mallaŭte.

— Oho? — diris tria plej mallaŭte: — ŝi nun eble jam eĉ ne timas tion!

Nun en la kudrejon eniris Marta. Ŝia vizaĝesprimo en tiu tago estis tia, ke jam ĝi sola povus turni sur ŝin la rigardojn de ĉiuj ĉeestantaj personoj, se tiuj rigardoj jam sen tio ne estus preparitaj, por observi ŝin scivole. Ŝiaj okuloj estis ĉirkaŭitaj de malhelaj rondoj, la pupiloj estis kvazaŭ malvivaj. Sur la kaviĝintaj vangoj estis makuloj de sanga ruĝo, la brovojn dividis profunda sulko. Enirante, ŝi levis la pezajn, ŝvelintaj (ŝvelintajn) palpebrojn kaj renkontis dekkelke da rigardoj fiksitaj sur ŝi. Ŝi ne aperigis tamen miron nek ian alian senton, ŝi demetis la tukon for de la kapo kaj, preninte la laboraĵon, kiu kuŝis jam preparita sur ŝia tablo, silente sidiĝis. Ŝiaj manoj tremis kvazaŭ en febro, kiam ŝi disvolvis la tolon kaj enkudriligis fadenon. Ŝi klinis malalte la kapon, kiun en tiu tago ĉirkaŭkovris iom senordaj harligoj, kaj ŝi enprofundiĝis en sian laboron. Ŝia mano tremanta kaj ruĝa de malvarmo rapide leviĝadis kaj malleviĝadis kvazaŭ laŭtakte de ia febra kapturna penso. Ŝi spiris rapide kaj malfacile, kelke da fojoj ŝi malfermis la lipojn, por kapti aeron, kiu videble mankis al ŝia brusto. Ĉe la ronda tablo tondiloj sonis akre kaj tirate.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum