《诗经》小雅•无羊

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Friday, March 31, 2023, 09:14 (386天前)

《诗经》小雅•无羊
无羊
谁谓尔无羊?三百维群。谁谓尔无牛?九十其犉。尔羊来思,其角濈濈。尔牛来思,其耳湿湿。
或降于阿,或饮于池,或寝或讹。尔牧来思,何蓑何笠,或负其餱。三十维物,尔牲则具。
尔牧来思,以薪以蒸,以雌以雄。尔羊来思,矜矜兢兢,不骞不崩。麾之以肱,毕来既升。
牧人乃梦,众维鱼矣,旐维旟矣,大人占之;众维鱼矣,实维丰年;旐维旟矣,室家溱溱。

Kanto de paŝtisto
Kanto de paŝtisto laŭdanta pri abundo de ŝafoj kaj bovoj.

Kiu diras, ke vi ne havas kaprojn?
Tri cent kaprojn vi havas efektive.
Kiu diras, ke vi ne havas bovojn?
Viaj naŭdek bovoj sin paŝtas vive.
Kiam viaj kaproj venas amase,
videblas kapraj kornoj en pelmelo.
Kiam viaj bovoj venas en grego,
videblas bovaj frapantaj oreloj.

Kelkaj bovoj sin paŝtas sur deklivo,
kelkaj trinkas akvon ĉe la lageto,
jen kelkaj dormas, dum sin movas kelkaj.
Paŝtistoj viaj ekpaŝtos en preto,
kun bambuaj mantelo kaj ĉapelo
kaj manĝaĵoj sekaj en dorsosako.
Tri dek bovoj estas koloraj same,
jam sufiĉas por la ofera ago.

Antaŭ ol veni, paŝtistoj survoje
kolektis branĉojn por brulligno pene
kaj ĉasadis predojn por viand-ĝuo.
Alvenas viaj kaproj interpreme,
kapo ĉe kapo en liniaj vicoj,
okazas nek malpliiĝ’ nek forkuro.
por regi kaprojn svingu vian brakon,
ke ili enstaliĝos kun plezuro.

En nokto la paŝtistoj faras sonĝon,
ke lokustoj fariĝas fiŝoj mire
kaj testudoj fariĝas birdoj strange.
Jen aŭguristo klarigas admire,
ke ĉar, nu, lokustoj fariĝas fiŝoj,
vi havos riĉrikolton venontjare;
ke, ĉar testudoj ja fariĝas birdoj,
pliiĝos viaj posteuloj are.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum