刚又玩了一页。好玩!

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, April 01, 2023, 10:19 (363天前)

1. La sinjoro de la kreitaĵoj restis sola, klinis la kapon, tuŝis per la mano siajn lipharetojn, direktis konsternitan rigardon al la tero kaj longe staris tiele.

—— 那位万物的主宰独自留在那里,低着头用手摸着小胡子,惘然注视着地面,这样站了许久。sinjoro de la kreitaĵoj 造物主;天地万物的主宰,指Aleĉjo;sola作表;视觉表达:direktis konsternitan rigardon al la tero,不错,值得一学。

2. Sur lia vizaĝo oni povis vidi honton kaj bedaŭron.

—— 他的脸上现出惭愧和惋惜的表情。类似用词还有legi: En lia fizionomio oni legis seriozecon. 从他的相貌可以看出他是一个严肃认真的人。

3. Li hontis pri sia malvenko, li bedaŭris la ĉarman kaj kontraŭstaran kaj ĝuste pro sia kontraŭstareco ankoraŭ pli ĉarman bildon, kiu malaperis antaŭ liaj okuloj.

—— 他惭愧自己的失败,惋惜这个使人倾倒而又无法亲近的女人在他面前溜走了。由于可望而不可即,更引起他的相思。

4. Aŭ eble kiam li vidis la virinon kun la flamantaj pupiloj, kun nubo sur la frunto kaj kun lipoj tremantaj de fiera sufero, en li ektremis ia pli serioza sento; eble li eksentis, ke li agis malbone, ke li al iu malgraŭvole faris maljustaĵon.

—— 或许是这个目光炯炯、前额紧蹙、嘴唇因自尊心受了凌辱而颤抖的妇人使他肃然起敬。或许他意识到自己的行为不端,无意地侮辱了别人吧!kun la flamantaj pupiloj, kun nubo sur la frunto kaj kun lipoj tremantaj de fiera sufero, 三个并列的kun短,统统作后定。

5. Ĉu li intencis iun mortigi? Nenio en la mondo estis pli fremda al lia sentema koro, ol intenco de ia mortigo; nenio estis pli kontraŭa al liaj pensoj, kiuj tute ne havis ian inklinon al dramoj.

—— 难道他存心要害她吗?对于他温柔的、不喜欢悲剧的心来说,世上再没有比害人这种事更格格不入了!

6. Kaj tamen kun kia forto ŝi parolis al li! kia dolora fulmo brilis el ŝiaj pupiloj, kiel pala kaj kiel bela ŝi estis!

—— 然而,她说这些话时用了多么大的气力啊!她的目光多么忧伤,她的脸多么惨白,多么美丽!

7. Aleĉjo senŝanceliĝe fordonus en ĉi tiu momento kelke da jaroj de sia senzorga kaj feliĉa vivo, por povi ŝin vidi, petegi de ŝi pardonon, kompensi al ŝi la maljustaĵon, se li ĝin faris al ŝi kaj ... akompani ŝin al ŝia loĝejo.

—— Aleĉjo这时只要能看见她,他真愿意毫不犹豫地牺牲自己几年的轻狂而幸福的生活。如果他得罪了她,他要请求她原谅,来弥补自己的过失,随后 ...... 送她回家去。

8. Li sulkis la frunton, klakis malpacience per la fingroj kaj, levante la kapon, ekkriis preskaŭ kolere:

—— 他皱起眉头,不耐烦地弹着手指,然后抬起头,几乎是愤恨地喊:...... sulkis la frunton 也可以说:sulkigi la frunton.

9. En tiu sama momento enkuris el la strato en la pordegon juna fraŭlineto, preskaŭ ankoraŭ infano, en malvasta pelto kaj kun mirinde graciaj botetoj.

—— 就在这时,有个年青青的姑娘跑进大门来。她差不多还是个女孩子,身上紧裹着皮袄,脚上穿一双精巧的短统靴。

10. — Kiel longe jam mi ne havis la feliĉon vidi fraŭlinon Eleonoron!

—— Eleonoro小姐,我好久不曾看见您啦!havis la feliĉon vidi ... 有幸看见 ......

11. La fraŭlino videble ne estis malkontenta de la renkontiĝo.

—— 对这位姑娘来说,这种会见显然是不大愉快的。de表原因。

12. Jam tutan monaton vi ne estis ĉe ni. La avino kaj la onklino jam kelke da fojoj diris, ke sinjoro Alesandro estas neĝentila.

—— 您已经有一个月没到我们家里来了!外祖母和姨妈说过几次了,说你没有礼貌。

13. Sinjoro Aleksandro per revantaj okuloj sekvis la movojn de la rozokoloraj lipetoj, kiuj pepis tiujn vortojn.

—— Aleksandro(亚历山大)先生用想入非非的目光凝视这张喋喋不休的玫瑰红的嘴唇的翕动。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum