《诗经》小雅•正月

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Sunday, April 02, 2023, 09:44 (389天前)

《诗经》小雅•正月
正月
正月繁霜,我心忧伤。民之讹言,亦孔之将。念我独兮,忧心京京。哀我小心,癙忧以痒。
父母生我,胡俾我瘉?不自我先,不自我后。好言自口,莠言自口。忧心愈愈,是以有侮。
忧心惸惸,念我无禄。民之无辜,并其臣仆。哀我人斯,于何从禄?瞻乌爰止?于谁之屋?
瞻彼中林,侯薪侯蒸。民今方殆,视天梦梦。既克有定,靡人弗胜。有皇上帝,伊谁云憎?
谓山盖卑,为冈为陵。民之讹言,宁莫之惩。召彼故老,讯之占梦。具曰予圣,谁知乌之雌雄!
谓天盖高,不敢不局。谓地盖厚,不敢不蹐。维号斯言,有伦有脊。哀今之人,胡为虺蜴?
瞻彼阪田,有菀其特。天之杌我,如不我克。彼求我则,如不我得。执我仇仇,亦不我力。
心之忧矣,如或结之。今兹之正,胡然厉矣?燎之方扬,宁或灭之?赫赫宗周,褒姒灭之!
终其永怀,又窘阴雨。其车既载,乃弃尔辅。载输尔载,将伯助予!
无弃尔辅,员于尔辐。屡顾尔仆,不输尔载。终逾绝险,曾是不意。
鱼在于沼,亦匪克乐。潜虽伏矣,亦孔之炤。忧心惨惨,念国之为虐!
彼有旨酒,又有嘉肴。洽比其邻,婚姻孔云。念我独兮,忧心殷殷。
佌佌彼有屋,蔌蔌方有谷。民今之无禄,天夭是椓。哿矣富人,哀此惸独。

Lamentoj
Lamentado pri la fiagoj de la regnestro You (795-771 a. K.), kiu endanĝerigis la regnon pro sia diboĉa vivo kun la kromedzino Bao Shi.

Eĉ prujnas en varmega la vetero,
mi vere ĉagreniĝas kun anksio.
Cirkulas onidiroj nekredeblaj
al diversaj lokoj kun laŭta krio.
Mi sola dronas en zorgemo tia,
des pli doloras mia trista koro.
Pro mia delikata sent’ tuŝita
mi kvazaŭ morbas en malbonhumoro.

Kiam min naskis mia kara panjo,
min trafas tia morb’ sentimentala.
De tiam mi tuj falis en suferon
de mokoj, kalumnio malmorala.
Ĉu bonaj vortoj ĉu malbonaj vortoj
venas el via buŝo kiel fluo.
timego kaj zorgemo miaj pezas
kaj mia memfidemo ’stas en skuo.

Min firme kaptas tristo kaj ĉagreno
ja pro rezignacia mia sorto.
La homoj origine ’stas senkulpaj,
sed ili trovas sin en sufermordo.
La kompatindaj homoj malfeliĉe
ricevi bonon povas el nenie.
Kornikoj flugas suben, volas fali
sur kiun arbobranĉon ja nescie.

Rigardas mi al la arbaro densa,
interplektiĝas branĉoj en prospero.
Sed nun regnanoj flosas en mizero,
kaj la ĉielo nubas en malhelo.
Kiam nigriĝas la ĉielo alta,
neniu povus igi ĝin pli klara.
Kiu ĝin povus humuligi pene
per la rimedo hommonda vulgara?

Oni diras, ke l’ mont’ fariĝas basa
kaj altiĝas la first’ de la montaro.
Leviĝas onidiroj el nenio
kaj senbride cirkulas ar’ post aro.
La lordoj invititas por konsulto,
ĉar ili estas majstroj en aŭguro.
Sed ili eĉ ne povas fari juĝon
en distingado de muŝo kaj kulo.

Do, kial la ĉielo tiom altas?
Sed oni devas klini sin por kulto.
Kial la tero tiom dikas vere?
Sed oni faras paŝojn sen tumulto.
Mi volas diri tiujn verojn voĉe
al la publiko klare kaj kristale.
Sed nunaj homoj min atakas mave
kiel serpento kaj skorpi’ letale.

Sur verdaj kampoj de la montdeklivo
la herboj freŝas, densas en prospero.
Sub la ĉielo tondr’ kaj vent’ min skuas,
por min subigi preme per kruelo.
Kiam mi ne obeas lian volon,
li petas al mi sekvi servoprete.
Sed kiam mi lin sekvas obeeme,
li min ignoras tute flankenmete.

Mi ĉagreniĝas en la kor’ nuntempe,
kvazaŭ ŝtopitas mi per ĝenoj plene.
Nun la regantoj en kortego luksa
faradas multajn krimojn jen refrene.
Fajrego jam nun flamas en brulardo,
kiu povus ĝin estingi facile?
La forta, granda regno nia tamen
do ruiniĝas de ŝi senkonsile.

Kun longatempa tristo en la koro,
mi trafas fortan pluvon dum vojiro.
La ĉaro plena je meblar’ paneas,
difektaj radoj haltas sen utilo.
La varoj falos tuj en la momento,
min helpu, fratoj, venu sen suspiro.

Tenu ĉarajn radojn en bona stato,
ke iru via ĉaro kun facilo.
Kaj ofte zorgu pri l’ ĉaristo bone,
ke l’ varoj restu pace en trankvilo.
Post kiam vi transpasis la danĝeron,
vi eĉ ne konas krizon en jubilo.

La fiŝoj naĝas en akvaro vasta,
sed ili ne ludadas kun libero.
Kaŝante sin en angulo malhela,
ne vidatas ili de sur la tero.
Plenŝaĝita per ĉagreno pri l’ regno,
mi ĉiam pensas pri ĝi en sufero.

En lia hejmo pretas bona vino
nutraĵoj kaj frandaĵoj por festeno.
Mi tenas bonan ligon kun najbaroj
kaj la parencoj en interkompreno.
Mi tamen sola vivas senkonsole,
mi en la koro brulas de ĉagreno.

En sian domon oficistoj loĝas,
enspezas eĉ aĉuloj kun fiero.
Povruloj tamen trafas mavan plagon
kaj vivas hunde sen ajna espero.
Ho, ve! la riĉaj ĝuas la plezuron,
dum la malriĉaj naĝas en sufero.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum