《诗经》小雅•十月之交

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Monday, April 03, 2023, 09:24 (381天前)

《诗经》小雅•十月之交
十月之交
十月之交,朔月辛卯。日有食之,亦孔之丑。彼月而微,此日而微;今此下民,亦孔之哀。
日月告凶,不用其行。四国无政,不用其良。彼月而食,则维其常;此日而食,于何不臧。
烨烨震电,不宁不令。百川沸腾,山冢崒崩。高岸为谷,深谷为陵。哀今之人,胡憯莫惩?
皇父卿士,番维司徒。家伯维宰,仲允膳夫。棸子内史,蹶维趣马。楀维师氏,醘妻煽方处。
抑此皇父,岂曰不时?胡为我作,不即我谋?彻我墙屋,田卒污莱。曰予不戕,礼则然矣。
皇父孔圣,作都于向。择三有事,亶侯多藏。不慭遗一老,俾守我王。择有车马,以居徂向。
黾勉从事,不敢告劳。无罪无辜,谗口嚣嚣。下民之孽,匪降自天。噂沓背憎,职竞由人。
悠悠我里,亦孔之痗。四方有羡,我独居忧。民莫不逸,我独不敢休。天命不彻,我不敢效我友自逸。

En la deka monato

Oficiro lamentas pri ruiniĝo de Zhou-dinastio pere de la ĉielaj fenomenoj.

En la deka monato alternas
sun’ kaj luno je l’ unua tago.
Ĉe tagmez’ aperis sun-eklipso,
ĝi omenas alvenon de plago.
Nokte l’ luno malheliĝis pale
kaj la sun’ ne brilis kun lumgloro.
Tio kaŭzas al popol’ panikon,
ĉiuj afliktiĝas en la koro.

La omen’ sur la ĉiel’ aperas
neniam laŭ l’ kutima rutino.
En regad’ de l’ regno sur la trono
sidas reĝ’ ne kun bona domino.
Nokte lun-eklipso jen aperas,
tio estas fenomen’ normala.
Sed la sun-eklipso dum la tago
puŝas plebon al plago fatala.

Fulmas, tondras jen sur la ĉielo,
popolanoj dronas en paniko.
Mil riveroj bolas de kolero,
montoj ja skuiĝas kun ciniko.
La altaĵoj jen fariĝas valo
valo turniĝas al alta tero.
La regantoj nunaj, ho, damnindaj,
ĉiam malbonfaras sen modero.

Patro de l’ regnestro regas ŝtaton,
Fan ministras mave en libero,
Jia Bo aĉe gvidas korteganojn,
Zhong Yong jen ministras kun prefero,
Zou responsas pri personoj reĝaj,
Gui sin donas al ĉeval-bredado,
Yu ’stas ĉefo de la instruistoj,
Bao Si reĝon allogas per flato.

Veon al la patro de l’ regnestro,
ĉu li ja ne scias pri l’ danĝero?
Kial li min sendas al servuto
kaj arbitre agas per forpelo?
Kial li detruas mian domon
kaj igas mian kampon dezerta?
Kaj li eĉ diris: “Mi ne vin vundas,
sed mi agas laŭ la leĝ’ averta.”

Li ’stas vere saĝa la reganto,
li konstruas la ĉefurbon cele
al regad’ per liaj fideluloj,
kaj proprigas gemojn al si ŝvele.
Li ne lasas sindonemajn homojn
por defendi l’ reĝon sur la trono.
Li elektas homojn kun kaleŝoj
kaj loĝigas ilin laŭ dispono.

Ni laboras pene kun klopodo
sen ĉikanaj vortoj kaj sen plendo.
Sed aĉuloj dissemadas klaĉojn
kaj min kalumnias kun ofendo.
La sufero de l’ popol’ malriĉa
ne nature falas el ĉielo.
Tiuj aĉuloj akuzas false,
kaj tumulton levas en ribelo.

Kun malsana korpo tre malforta
ĉagreniĝas mi en malbon-stato.
La aliaj homoj ĝoje gajas,
sed mi ja suferas de sortbato.
Ĉiuj homoj vivas en libero,
mi malhavas tempon por ripozo.
Jen maljusta estas la ĉielo,
mi ne rajtas ĝui en sid-pozo.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum