Teksto (课文) Kvar Sezonoj 四 季

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Tuesday, April 04, 2023, 07:23 (359天前)

La Deka Leciono 【Tipaj frazoj (句型)】

1. Kia estas via aĝo? 您多大了

Mi estas dek-jara (sepdek-jara, dudek-du-jara).
我十岁了
2. Kian aĝon vi havas? 你有多少岁

Mi havas la aĝon de dudek kvin jaroj (tridek jaroj, dudek tri jaroj).
我有二十岁。
3. Diru al mi pri la afero (pri la birdo, pri tio). 请把这事情告诉我 。
Teksto (课文)

Kvar Sezonoj
  En unu jaro estas kvar sezonoj. Ili estas printempo, somero, aŭtuno kaj vintro.

Kiun sezonon vi plej ŝatas? Printempo aŭ someron? Aŭtunon aŭ vintron? Nun mi diru al vi pri la kvar sezonoj. Post ito vi ŝatos ĉiun sezonon.

En printempo, la kampoj estas verdaj. Sur la montoj kreskas verdaj arboj kaj en la kampoj bele kantas birdoj. Ankaŭ pompas floroj ruĝaj, blankaj kaj bluaj. Kamparanoj estas tre ĝojaj. Ili laboras kaj semas en la kampoj.

Post printempo alvenas somero. Estas tre varme somere, sed la plantaĵoj povas kreski pli bone en tiu sezono.

Aŭtuno estas ora sezono —— rikolta sezono. Aŭtune la kampoj estas orflavaj kaj la plantaĵoj estas maturaj. En tiu sezono la kamparanoj rikoltas.

Multaj homoj ne ŝatas vintron, sed mi ĝin ŝatas. En vintro ankaŭ estas floroj: umefloroj kaj aliaj. La umefloroj estas tre belaj kaj tre bonodoraj. Post la umefloroj pompos ĉiuj aliaj floroj kaj post vintro alvenas la tre bela printempo.

Teksto (课文)

Kvar Sezonoj


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum