Teksto Ora Ringo 金戒指

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Thursday, April 06, 2023, 06:28 (379天前)

Teksto

Ora Ringo

Iunokte iu viro iris hejmen kaj diris al sia edzino, "Mi aĉetis in por vi. Ĉu vi ĝojas?"

"Dankon!" diris lia edzino. "Kion vi aĉetis?"

"Mi aĉetis oran ringon por vi. Ĝi estas pli bela ol ĉiuj aliaj ringoj."

Kiam li donis la ringon al sia edzino, la ringo falis de la mano sur la plankon.

"Dio mia!" li diris. "Mi ĝin perdis!"

Li komencis serĉi la ringon sur la planko, sed la lumo de la lampo en la domo ne estis sufiĉe forta. "Eble la lumo estas pli forta ekster la domo ol en la domo, kaj mi povas vidi pli klare kaj trovi la ringon pli facile ekstere ol interne," li diris al sia edzino kaj komencis serĉi la ringon ekster la domo sur la strato. Ĝuste tiam alvenis lia amiko.

"Kio okazis?" demandis la amiko.

"Mi perdis ringon," diris la viro.

"Kie vi ĝin perdis?"

"Mi ĝin perdis en mia domo."

"Vi perdis vian ringon en via domo, sed vi serĉas ĝin ekster via domo! Vi estas tre malsaĝa!"

"Aĥ," diris la viro, "sed estas pli malmulte da lumo en mia domo. Mi ne povas ĝin trovi. Tamen ĉi tie sur la strato, la lampo estas multe pli pluma ol la lampo en la domo. Ekstere mi povas vidi pli klare kaj trovi ĝin pli facile ol mi povas interne."
告诉大家好消息,现在网络视频上已经有许多简单的世界语声音教程,你跟读学就行。世界语需要政府支持、帮助。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum