《诗经》小雅•小弁

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Friday, April 07, 2023, 09:55 (357天前)

《诗经》小雅•小弁
小弁
弁彼鸴斯,归飞提提。民莫不穀,我独于罹。何辜于天?我罪伊何?心之忧矣,云如之何?
踧踧周道,鞫为茂草。我心忧伤,惄焉如捣。假寐永叹,维忧用老。心之忧矣,疢如疾首。
维桑与梓,必恭敬止。靡瞻匪父,靡依匪母。不属于毛?不罹于里?天之生我,我辰安在?
菀彼柳斯,鸣蜩嘒嘒,有漼者渊,萑苇淠淠。譬彼舟流,不知所届,心之忧矣,不遑假寐。
鹿斯之奔,维足伎伎。雉之朝雊,尚求其雌。譬彼坏木,疾用无枝。心之忧矣,宁莫之知?
相彼投兔,尚或先之。行有死人,尚或墐之。君子秉心,维其忍之。心之忧矣,涕既陨之。
君子信谗,如或酬之。君子不惠,不舒究之。伐木掎矣,析薪扡矣。舍彼有罪,予之佗矣。
莫高匪山,莫浚匪泉。君子无易由言,耳属于垣。无逝我梁,无发我笱。我躬不阅,遑恤我后。

Plendo de ekzilito
Versoj pri trista plendo de ekzilito.

Korvoj gaje svingas flugilparon
kaj revenas nesten en arbaro.
Ĉiuj homoj havas bonan ŝancon,
nur mi triste dronas en amaro.
Ĉu mi ja ofendas la ĉielon?
Ĉu mi kulpas multe sen mezuro?
Mi en koro kovas ĉagreniĝon,
ne foriĝas ĝi eĉ per plezuro.

L’ ebenaj kaj larĝaj vojoj plenas
jam de herboj sen ajna trafiko.
Mia kor’ nereteneble naskas
grandan maltrankvilon de tragiko.
Veas mi en dormo sen malvesti
pro oldiĝo tuja kun temp-paso.
La dolor’ profunde en la koro
ankaŭ l’ kapon pikas per frakaso.

Antaŭ morusarboj de gepatroj
plantitaj mi staras kun respekto.
Mi nur sekvas la patrajn konsilojn,
kun mi restas panj’ de belaspekto.
Ni ne interligas per korp-haroj
nek kroĉiĝas kune per sang-fluo.
Ho, Ĉielo, vi min elmondigis,
sed kie estas mia viv-ĝuo?

Plorsalikoj verdas ĉe la lago,
ĉirpas laŭtaj cikadoj senĉese.
En profunda akvo klara, pura
kreskas densaj fragmitoj ekscese.
Drivas mia koro ja boate,
flosas laŭ akvfluo ĝi sencele.
Mi tre afliktiĝas en la koro,
mi ja povas dormi neniele.

Cervo kuras sur la sovaĝejo
per kvar kruroj facilmovaj lerte.
Fazano krias en frumateno
por alvoki inon jen averte.
Mia kor’ velkinta arbo ŝajnas
falis ĝiaj branĉoj sen vivpleno.
Mi jam falas en ĉagrenon grandan,
kiu scias pri mi kun kompreno?

La leporo ret-kaptita eble
estus savita de hom’ favora.
La mortinto sur la vojo eble
enterigitus de hom’ bonkora.
Kia malmolkora, mia lordo,
vi eĉ min rigardas kun kruelo.
Mia koro plenas je tristsento,
miaj larmoj falas en mizero.

Mia lordo, vi aŭskultas klaĉojn,
kaj ebrias de falsaj mensogoj.
Vi ja min ignoras sen atento,
male kredas klaĉojn per apogoj.
En arbhak’ vin gardu ne en ombro,
kaj haku lignon laŭ ĝia vejno.
Vi kulpulon lasas kun libero,
sed metiĝas sur min la ĉagreno.

Ne alia mont’ pli altas ol vi,
nek ja pli profundas ajna fonto.
Vi ne plu akceptu tiujn klaĉojn,
fine vin konkeros desaponto.
Ne iru al la fiŝhoka loko,
ne fiŝkorbon mian ovru vole.
Mi jam ŝarĝas per ĉagrenoj plene,
ĉu mi pensus pri mi mem enfole?
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum