《诗经》小雅•巧言

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Saturday, April 08, 2023, 07:57 (356天前)

《诗经》小雅•巧言
巧言
悠悠昊天,曰父母且。无罪无辜,乱如此幠。昊天已威,予慎无罪。昊天大幠,予慎无辜。
乱之初生,僭始既涵。乱之又生,君子信谗。君子如怒,乱庶遄沮。君子如祉,乱庶遄已。
君子屡盟,乱是用长。君子信盗,乱是用暴。盗言孔甘,乱是用餤。匪其止共,维王之邛。
奕奕寝庙,君子作之。秩秩大猷,圣人莫之。他人有心,予忖度之。跃跃毚兔,遇犬获之。
荏染柔木,君子树之。往来行言,心焉数之。蛇蛇硕言,出自口矣。巧言如簧,颜之厚矣。
彼何人斯?居河之麋。无拳无勇,职为乱阶。既微且尰,尔勇伊何?为犹将多,尔居徒几何?

Malordo kaj onidiro
Satiro al la regantoj, kiuj aŭskultas onidirojn kaj malordigas la regnon.

La ĉielo vasta kaj profunda
ŝajnas gepatroj kun bona koro.
La popol’ senkulpas kaj senpekas,
kial plagi ilin sen favoro?
Vi ne devus malordigi l’ mondon,
ĉar plebanoj vivus harmonie.
Vi Ĉielo regas supre alte,
maltrankvile vivas ni anksie.

Ĉe la komenco de la malordo
onidiroj disvastiĝas ĉie.
Kaj tumult’ leviĝas en la regno,
klaĉojn kredas la regnestro fie.
Se li ja rifuzus klaĉojn firme,
la malord’ tuj irus al la fino.
Se li estus saĝa kaj prudenta,
mortus la tumult’ en elimino.

La regnestro ĵuras multafoje,
la tumulto kreskas jen des plie.
li plenkredas la tumultan bandon,
la malordo diskuras rabie.
Trompoj kaj mensogoj estas dolĉaj,
plagoj falas kaj minacas ĝene.
Katastrofo kaŭzas al la regno
la suferon grandan ja malbene.

La imponajn templon kaj palacon
pra-regnestroj konstruigis pene.
La perfektajn leĝojn por la ŝtato
formis la saĝuloj entreprene.
Se okazas io trompanta vere,
ni travidi povas ĝin tutcerte.
La ĉashund’ sukcesas kapti predon
furioze forkurante lerte.

La arbidon la regnestro plantas
dum ĝi estas juna kaj malforta.
Ĉu la klaĉoj bonas aŭ malbonas,
juĝi povas via menso orda.
La mielaj vortoj fluas lirle
el la buŝo de klaĉuloj vere.
Ili fanfaronas kun mensogoj,
ne konante honton malsincere.

Kia homo estas tiu, kiu
loĝas sur herbejo ĉe l’ rivero?
Havas li nek forton nek saĝecon,
sed li estas font’ de plagsufero.
Li kun putraj kaj ulceraj kruroj
kiel montras forton kun kuraĝo?
Multajn artifikojn li elfaras,
sed vin sekvas homoj kun malsaĝo..
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum