《诗经》小雅•巷伯

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Monday, April 10, 2023, 09:29 (376天前)

《诗经》小雅•巷伯
巷伯
萋兮斐兮,成是贝锦。彼谮人者,亦已大甚!
哆兮侈兮,成是南箕。彼谮人者,谁适与谋。
缉缉翩翩,谋欲谮人。慎尔言也,谓尔不信。
捷捷幡幡,谋欲谮言。岂不尔受?既其女迁。
骄人好好,劳人草草。苍天苍天,视彼骄人,矜此劳人。
彼谮人者,谁适与谋?取彼谮人,投畀豺虎。豺虎不食,投畀有北。有北不受,投畀有昊!
杨园之道,猗于亩丘。寺人孟子,作为此诗。凡百君子,敬而听之。

Voĉo de eŭnuko
Plendaj versoj de suferanto de palacaj klaĉoj.

Fadenoj de koloroj jen teksitas
al broditaĵo okulplaĉa brile.
Vi faras famojn kun insida koro
kaj oni jam sin sentas maltrankvile.

Vi elvomas kaluminiojn, klaĉojn,
vi jam fariĝis malfavora stelo.
Vi faras famojn kun insida koro,
kiu vin vole helpas kun prefero?

Parolas vi miele dolĉajn vortojn
por mave trompi homojn al kaptilo.
Vin gardu en fam-fabrikado zorge,
alie vi ne trompos kun facilo.

Vi havas lertan langon por mensogi,
kaj ĉiel trompas homojn artifike.
Trompitoj venos fine al la lumo,
vi certe trafos punon elradike.

Klaĉuloj tiuj ĝojas kun fiero,
dum honestuloj dronas en tristeco.
Ho, la ĉielo, vasta la ĉielo!
Rigardu tiujn klaĉulojn fierajn
kaj tiujn honestulojn en mizero.

Ho, vi malbona fam-farant’ insida,
kiu ’stas via instiganto vera?
Mi ĵetu lin al ŝakalo por manĝo,
se ĝi ne volas vori lin kruela,
mi ĵetu lin al la nordo en frosto.
Se la malvarma loko lin rifuzas,
mi ĵetu ĝin al la ĉiela lando,
ke la ĉiela dio lin akuzas.

Al la ĝardeno unu voj’ kondukas
najbare al la enkampara duno.
Mi estas ja eŭnuko olda Mengzi,
kaj verkis ĉi poemon en maljuno.
Ho, korteganoj volu legi zorge,
kaj portu l’ faktojn al la brila lumo.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum