festu nian rikolton 庆祝 收获

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Monday, April 10, 2023, 12:09 (380天前)

【Tipaj frazoj】

1. Ni festu nian rikolton (vian naskiĝtagon).

2. Ĉu mi havas la honoron inviti vin (fari tion)?

Teksto

Arakido

Malantaŭ nia domo estis peco da nekulturita tero. Mia patrino diris, "Estas domaĝe lasi la teron nekulturita. Se vi ŝatas arakidon, do ni preparu ĝin por kultivi arakidon." Kun plezuro, mi kaj miaj gefratoj akceptis ŝian proponon kaj eklaboris. Ni aĉetis semojn, plugis la teron kaj akvumis ĝin. Post kelkaj monatoj, ni faris rikolton.

La patrino diris, "Hodiaŭ vespere ni festu nian rikolton. Al la festado ni invitu vian patron, ĉu bone?" Ni ĉiuj jesis. Ŝi preparis kelkajn frandaĵojn el la arakidgrajnoj. Ŝi proponis, ke ni festu en la kiosko de la ĝardeno.

En tiu vespero, la vetero estis ne tiel bona, tamen venis mia patro. Tio estis malofta afero. La patro demandis, "Ĉu vi ŝatas arakidon?" Ni unuvoĉe respondis, "Jes!"

"Kiu povas paroli pri la bonoj de arakidoj?"

Mia pli juna fratino diris, "Ĝi estas bongusta."

Mia pli juna frato diris, "Ĝi donas oleon."

Mi diris, "Ĝi estas facile aĉetebla pro malkareco kaj tial ŝatata de ĉiuj. Tio estas ĝia bono."

La patro diris, "Arakido havas multajn bonojn, tamen la plej granda el ĝiaj bonoj estas tio: Ĝi kaŝas siajn malgrandajn grajnojn en la tero, ne allogas homojn per sia bela koloro, kiel pomoj, persikoj kaj granatoj, kiuj pendas sur la arboj. Ĝi kreskas modeste. Laŭ ĝia aspekto, oni ne povas scii, ĉu ĝi estas jam fruktinta. Tion oni povas scii nur post kiam oni elradikigos ĝin."

Ni diris, "Jes." Ankaŭ la patrino kapjesis.

Li daŭrigis, "Vi devas fariĝi utilaj kiel arakido."

Mi diris, "Do, ni devas esti homoj vere utilaj sed ne vantaj."

"Tio estas mia espero al vi," li diris.

Ni formanĝis la frandaĵojn kaj disiĝis en la profunda nokto, tamen la vortoj de la patro gravuriĝis en mia koro.

Vortoj (生词)

arakido 花生,落花生 kultivi 耕耘,培植
plezuro 愉快,惬意 plugi 耕,犁,锄
akcepti 接受,同意,接待 gravuri 刻,雕刻
festi 庆祝 dato 日期
franda 好吃的,令人垂涎的 propono 提议,建议
kiosko 凉亭,小亭子 prepari 准备
gusto 味,滋味 voĉo 声音
kaŝi 隐藏 oleo 油
logi 引诱,吸引 tial 因此,所以
persiko 桃子 grajno 种子,颗粒
modeste 谦虚的,朴实的 koloro 颜色,色彩
frukti 结果实 granato 石榴
utila 有用的,有益的 aspekto 外表 vanta 华而不实的,虚荣的 radiko 根
espero 希望 vorto 词,生词
profunda 深的 honoro 荣誉
-um (接尾)其他接尾词不能表达的意思,用-um
dis (接尾)表示分散


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum