《诗经》小雅•谷风

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Tuesday, April 11, 2023, 09:30 (373天前)

《诗经》小雅•谷风
谷风
习习谷风,维风及雨。将恐将惧,维予与女。将安将乐,女转弃予。
习习谷风,维风及颓。将恐将惧,置予于怀。将安将乐,弃予如遗。
习习谷风,维山崔嵬。无草不死,无木不萎。忘我大德,思我小怨。

Vento el la valo
Lamentado de forlasita edzino.

Vento el la valo blovas
en senĉesa pluvopelo.
Tiujare en danĝero
ni nin ligis kun sincero.
Nun ni vivas en trankvilo,
vi foriras sen fidelo.

Vento el la valo blovas
ja senhalte kun susuro.
Tiujare en danĝero
ni brakumas kun sang-ĵuro.
Nun ni vivas en trankvilo,
vi forlasas min sen spuro.

Vento el la valo blovas
trans montaro ĝis la foro,
velkiginte dekmil herbojn
kaj la arbojn en angoro.
Vi forgesas miajn bonojn,
naskas haton en la koro.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum