《诗经》小雅•蓼莪

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Wednesday, April 12, 2023, 09:29 (380天前)

《诗经》小雅•蓼莪
蓼莪
蓼蓼者莪,匪莪伊蒿。哀哀父母,生我劬劳。
蓼蓼者莪,匪莪伊蔚。哀哀父母,生我劳瘁。
瓶之罄矣,维罍之耻。鲜民之生,不如死之久矣。无父何怙?无母何恃?出则衔恤,入则靡至。
父兮生我,母兮鞠我。抚我畜我,长我育我,顾我复我,出入腹我。欲报之德。昊天罔极!
南山烈烈,飘风发发。民莫不穀,我独何害!
南山律律,飘风弗弗。民莫不穀,我独不卒!

Sopiro al gepatroj
Kanto pri servutuloj, kiuj sopiras al siaj mortintaj gepatroj.

Abrotanoj kreskas en prospero,
ili ne ’stas herboj de valoro.
Ve, gepatroj miaj mortis frue,
ili vartis min jen kun favoro.

Abrotanoj kreskas en abundo,
ili estas herboj kun vivpleno.
Ve, gepatroj miaj mortis triste,
ili flegis min kun granda peno.

La ĉerpilo malplenas je akvo,
ankaŭ mankas akvo al la ĵaro.
La gepatroj formortis mizere,
nia vivo dronas en amaro.
De kiu sen patro ni dependas?
al kiu sen panj’ ni vivas cele?
Sur la voj’ ni iras kun suspiro,
en la hejm’ ni restas ensufere.

Ho, gepatroj, vi min naskis, nutris
plenkreskigis jen kun granda peno.
Vi prizorgas min ĝis adoltiĝo
kaj edukis min per komprenemo.
Vi protektis min en ajna loko,
kaj min portis en via brakumo.
Volas mi vin rekompenci ame
sed vi trenis vin al vivkonsumo.

Suda Monto staras jen impone,
vento blovas sablon al ĉielo.
Ĉiuj sindonemas al gepatroj,
nur mi plene dronas en mizero.

Suda Monto staras jen majeste,
vento portas sablon al la foro.
Ĉiuj sin dediĉas al gepatroj,
sed mi sola veas en la koro.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum