《诗经》小雅•大东

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Thursday, April 13, 2023, 09:26 (379天前)

《诗经》小雅•大东
大东
有饛簋飧,有捄棘匕。周道如砥,其直如矢。君子所履,小人所视。眷言顾之,潸焉出涕。
小东大东,杼柚其空。纠纠葛屦,可以履霜。佻佻公子,行彼周行。既往既来,使我心疚。
有冽氿泉,无浸获薪。契契寤叹,哀我惮人。薪是获薪,尚可载也。哀我惮人,亦可息也。
东人之子,职劳不来。西人之子,粲粲衣服。舟人之子,熊罴是裘。私人之子,百僚是试。
或以其酒,不以其浆。鞙鞙佩璲,不以其长。维天有汉,监亦有光。跂彼织女,终日七襄。
虽则七襄,不成报章。睆彼牵牛,不以服箱。东有启明,西有长庚。有捄天毕,载施之行。
维南有箕,不可以簸扬。维北有斗,不可以挹酒浆。维南有箕,载翕其舌。维北有斗,西柄之揭。

Eosto kaj uesto

Dum la dinastio Zhou, la regantoj donis neegalan traktadon al la regnanoj en eosto kaj uesto. Tiu ĉi odo estas priskribo pri la plendoj de la eostaj regnanoj.

La manĝskatolo plenas je manĝaĵoj,
kaj ili manĝas per ligna kulero.
La regnaj vojoj platas kaj ebenas,
kaj sage rektas sur glata nivelo.
La noblaj lordoj rajtas iri tie,
plebanoj ne licas vojiri vole.
Pensante pri pasintaj tagoj ĝojaj,
mi larmas kaj sentas triston enkore.

En eostaj regnoj, etaj kaj egaj,
teksiloj ĉiuj ne funkcias bone.
Kun par’ da ŝuoj el lianaj fibroj
ni tretas sur glacio jen kraksone.
Sur largaj vojoj tiuj dandoj iras
parade kaj triumfe kun rideto.
Vidante ilin iri kaj reiri,
mi sentas triston kun moroz-obsedo.

La frida akvo el la monta fonto
ne malsekigu la brulignon plene.
Vekiĝas mi el sonĝo kaj suspiras
pri mi mem povra kaj malsana ĝene.
Mi povas porti la brullignon hejmen
por hejti kaj kuiri tra la vivo.
Lamentas kaŝe mi pri l’ morba korpo,
mi devas resti iom en vivdrivo.

Regnanoj en l’ eost’ laboras pene,
neniu venas al ni por konsolo,
dum lordoj kaj nobeloj en l’ uesto
sin vestas lukse en brila koloro.
Eĉ boatistoj en l’ uesto pavas
per palt’ el ursa kaj pantera felo.
Eĉ filoj de la sklavoj en palaco
ja oficiras kiel kuriero.

Se ni prezentas bonan alkoholon,
ne konsideras ili ĝin nektaro.
Se ni donacas jadon kaj smeraldon,
ili prenas ilin por fi-kristalo.
Rivero la Arĝenta* sur ĉielo
trembrilas jen en vasta galaksio.
Tri Teksistinaj steloj jen tagnokte
moviĝas cikle en tri-kompanio.

Kvankam moviĝas ili ja tagnokte,
brodaĵon ili elteksi ne povas.
Bovista stelo, kvankam ege brilas,
ĝi ne laŭpove ajnan ĉaron movas.
Matena stel’ aperas en l’ eosto,
en okcident’ elvenas vesperstelo.
La Lir-konstelaciaj steloj sidas
ĉirkaŭe de Arĝenta la Rivero.

En sudo la Kribrila stelo brila
ne povas ja trakribri branon vere.
En nordo la Ĉerpila stelo glima
ne povas ĉerpi akvon ja kulere.
En sudo la Kribrila stelo brila
nur montras la longan langon apere.
En nordo la Ĉerpila stelo glima
uestren anson ŝovas surĉiele.
*la Arghenta rivero estas Lakta Vojo.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum