《诗经》小雅•北山

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Saturday, April 15, 2023, 09:22 (370天前)

《诗经》小雅•北山
北山
陟彼北山,言采其杞。偕偕士子,朝夕从事。王事靡盬,忧我父母。
溥天之下,莫非王土;率土之滨,莫非王臣。大夫不均,我从事独贤。
四牡彭彭,王事傍傍。嘉我未老,鲜我方将。旅力方刚,经营四方。
或燕燕居息,或尽瘁事国;或息偃在床,或不已于行。
或不知叫号,或惨惨劬劳;或栖迟偃仰,或王事鞅掌。
或湛乐饮酒,或惨惨畏咎;或出入风议,或靡事不为。

Maljusteco
Satiro al la regantoj, kiuj donas neegalajn taskojn al subuloj.

Mi grimpas sur la nordan monton
por pluki ruĝajn berojn pene.
Eskiel forta oficisto
mi okupitas tage ĝene.
Aferoj reĝaj venas multe,
gepatroj tristas jen ĉagrene.

La lando vastas sub ĉielo,
ĝi estas sub reĝa domino,
kaj ĉiuj homoj en la regno
estas vasaloj laŭ destino.
Regantoj agas neegale,
nur mi laboras kun deprimo.

Ĉevaloj kvar galopas vente,
ankaŭ urĝas ŝtata afero.
Ili laŭdas ke mi ja junas,
kun korpo forĝita de fero,
mi povas peni kun fortpleno
kaj kuri ĉien en libero.

Kelkaj restas hejme komforte,
aliaj ja klopodas pene;
kelkaj kuŝas morbe sur lito,
aliaj hastas taskoplene.

Ne konas kelkaj hom-suferon,
aliaj penas ja dumvive;
trankvile kelkaj ĝuas ĉion,
aliaj blinde vagas drive.

Drinkadas kelkaj en orgio,
aliaj dronas en sufero;
kelkaj parolas fanfarone,
aliaj vivas en despero.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum