La Koko kaj la Vulpo 鸡和狐狸

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Monday, April 17, 2023, 07:46 (369天前)

【Tipaj frazoj】

1. La koko saltis sur la branĉon (tablon, seĝon).

2. Tranĉilo
Freŝa aero
Tiu afero estas mortiga.
saniga.
ĝojiga.
 

3. Mi dankas al vi pro via helpo (libro, plumo).

 

4. La asocio
Ili
La akcidento okazigis kongreson.
kunvenon.
morton de tri homoj
Teksto

La Koko kaj la Vulpo Iumetene koko promenadis en arbaro. Li vidis arbegon kaj saltis sur ĝian branĉon.

Post momento aperis vulpo en la proksimo. Li serĉis ion por manĝi. Kiam li ekvidis la kokon supre en la arbego, li tre ĝojis kaj diris al si mem, "Tio estas mia matenmanĝo."

Por tio la vulpo iris al la arbego kaj diris,

"Bonan matenon, mia kara amiko. Kiel vi fartas?"

"Mi fartas tre bone, dankon," diris la koko. "Kiel vi fartas?"

"Bone, mi dankas vin. Ĉu vi scias, ke ĉiuj bestoj nuntempe fariĝas amikoj?" demandis la vulpo. "Hieraŭ nokte ni okazigis kunvenon. Ni interkonsentis, ke ni devas haltigi interbatalojn. Ekde nun, ĉiuj bestoj estas amikoj."

"Tio estas ĝojiga," diris la koko.

"Venu al mia hejmo. Ni prenu matenmanĝon kune."

"Bone," diris la koko. "Sed mi vidis hundon tie. Li direktiĝas ĉi tien. Ni invitu lin al la matenmanĝo kaj ni prenu matenmanĝon kune."

"Hundon?" demandis la vulpo. "Ĉu vi diris, ke vi vidas hundon? Do, ĝis revido!" Li ne volis matenmanĝi kune kun la hundo kaj rapide forkuris.

"Mia kara vulpo, kien vi iras?" demandis la koko. "Ĉu vi ne diris, ke ĉiuj bestoj estas amikoj? Kial vi timas la hundon?"

Vortoj (生词)

salti 跳,跳跃 freŝa 新鲜的
branĉo 树枝 aero 空气
tranĉi 切,割 morti 死
asocio 协会 timi 害怕
kongreso 大会 nova 新的
akcidento 事故 kunveno 会议
vulpo 狐狸 momento 一会儿,片刻
promeni 散步 aperi 出现
supre (副)在上方 konsenti 同意,答应
ekde (介)从……开始 preni 取,拿,取用
hundo 狗 inviti 邀请
-il (接尾)表示工具


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum