《MARTA 》(176)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, April 20, 2023, 07:12 (343天前)

《MARTA 》(176)

Marta klinis salute la kapon kaj direktis sin al la pordo. Estante jam ĉe la sojlo, ŝi returnis sin al la juvelisto.

— Vi diris al mi, ke mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe.

— Sed, kara sinjorino, — elbalbutis la juvelisto, — mi opiniis ... mi pensis ... mi volis ... vi, kara sinjorino, desegnis por mi modelon ...

— Mi komprenas, — interrompis Marta, — kaj mi dankas vin!

Kioman fojon, depost la tempo, kiam ŝi komencis trenadi sian mizeron kaj urĝajn bezonojn de unuj homaj pordoj al aliaj, ŝi anstataŭ dezirata laboro ricevis almozon!

Forlasinte la magazenon de la juvelisto, Marta ne ploris, ne plirapidigis kaj ne malplirapidigis siajn paŝojn. Sen larmoj, sen rideto kaj sen sopirĝemo ŝi iris rekte al sia loĝejo per paŝoj egalaj kaj sammezuraj. Antaŭ unu horo ŝi pensis, ke, ricevinte monon por la vendita ringo, ŝi aĉetos ankoraŭ hodiaŭ lignon, por pli bone varmigi la ĉambron por la nokto, kaj manĝmaterialojn, por pretigi fortigan manĝaĵon al la infano. Ŝi tamen ne plenumis tiujn siajn intencojn, ŝi ne iris en butikon de manĝmaterialoj; oni povus diri, ke aŭ ŝi forgesis ĉion en la mondo, aŭ ŝi ne havis forton, por iri pluen, aŭ kuraĝon, por iri al alia loko krom tiu alte troviĝanta, nuda kaj malvarma nestaĉo, kiu estis ŝia loĝejo. Ĝis tiu tago ĉiufoje, kiam ŝi estis revenanta hejmen, ŝi ĉiam rapide kuradis sur la ŝtuparo, sed nun ŝi iris sur ĝi malrapide, kelkfoje ŝi puŝiĝis je kruta ŝtupo, ne vidante ĝin en la komenĉiĝanta (komenciĝanta?) krepusko, aŭ vidante nenion antaŭ si. Muta kaj malvarma kiel tombo ŝi eniris en la ĉambron, ĵetis nur preterflugantan rigardon sur la knabineton, kiu kunpremiĝinte sidis antaŭ la kameno, ne ekparolis al ŝi, deprenis de la kapo la tukon kaj aliris al la litaĵo, kuŝanta sur la planko. Ŝiaj okuloj vitrece rigardis en la spacon. Socia elpelindulino! ŝi murmuretis, ĵetiĝis sur la plankon kaj kuŝiĝis senmova, kun vizaĝo kaŝita en la kuseno, kun manoj interplektitaj super la kapo. Janjo aliris, aŭ pli vere alrampis al la loko, sur kiu kuŝis ŝia silentanta patrino, sidiĝis ĉe la pieda parto de la litaĵo, per la maldikaj malvarmotremantaj brakoj ĉirkaŭis siajn levitajn genuojn kaj apogis sur ili la videble tre pezan kapeton.

Profunda silento regis en la ĉambro; nur ekster la fenestro, malalte, sur vasta spaco bruis la granda urbo, sendante obtuzajn, ondantajn eĥojn de sia bruo al tiu loko, kie, ŝajne forlasitaj de Dio kaj de la homoj, rigidiĝis en mizero kaj malrapide agoniis virino kaj infano.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum