Revuo de solis el cxinio vi estas estiminda E

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Thursday, April 20, 2023, 07:26 (372天前)

Teksto

Revuo de Futbalistoj

En junuio de tiu ĉi jaro, ĉies atento direktiĝos al Argentino. Tiu lando, en suda Ameriko, akceptos la 16 plej bonajn futbalajn teamojn de la mondo.

Intereso pri la futbalo (kaj ĉefe pri la monda ĉampioneco, kiu okazas en ĉiu kvara jaro) senhalte kreskas; kreskas ankaŭ la nombro de la partoprenantaj landoj. En la unua ĉampioneco (1930), en Urugvajo, partoprenis nur 13 teamoj. Dum la lastaj jaroj, aliĝis proksimume 100 naciaj teamoj; sed nur 16 plej sukcesaj rajtas veturi al la finala konkurso, por akiri la oran pokalon kaj la titolon "ĉampiono de la mondo".

Kelkaj naciaj teamoj, kiuj iam distingis sin per alta nivelo en tiu ĉi sportobranĉo, nun povas partopreni nur kiel spektantoj. Ili ne sukcesis trapasi la kvalifikadon. Mi mencias nur la jenajn: Urugvajo, Ĉeĥoslovakio (ĉampiono de Eŭropo), Sovetunio.

Inter la spektantoj de la ĉi-jara ĉampioneco troviĝos multaj futbalistoj, kies nomoj flugis tra la mondo antaŭ 4 aŭ 8 jaroj: Pele, Beckenbauer, Jaŝin, Charlton kaj aliaj. Sed eble ĝuste dum la ĉijara ĉampioneco famiĝos novaj nomoj kaj aperos novaj steloj sur la futbala ĉielo. Kelkaj naciaj teamoj, kiuj iam distingis sin per alta nivelo en tiu ĉi sportobranĉo, nun povas partopreni nur kiel spektantoj. Ili ne sukcesis trapasi la kvalifikadon. Mi mencias nur la jenajn: Urugvajo, Ĉeĥoslovakio (ĉampiono de Eŭropo), Sovetunio.

Inter la spektantoj de la ĉi-jara ĉampioneco troviĝos multaj futbalistoj, kies nomoj flugis tra la mondo antaŭ 4 aŭ 8 jaroj: Pele, Beckenbauer, Jaŝin, Charlton kaj aliaj. Sed eble ĝuste dum la ĉijara ĉampioneco famiĝos novaj nomoj kaj aperos novaj steloj sur la futbala ĉielo.

Jam dekfoje, oni luktis por posedi la titolon "ĉampiono de la mondo". Certe estas interese rigardi, kiuj estis la plej bonaj:

1930...........Urugvajo

1934...........Italio

1938...........Italio

1950...........Brazilo

1954...........FR Germanio 1958...........Brazilo

1962...........Brazilo

1966...........Anglio

1970...........Brazilo

1974...........FR Germanio


Kaj kies nomon oni skribos sur la listo en 1978? Por tion scii, ni devas atendi ĝis la fino de junio. Tiam, en Buenos Aires, okazos la masta matĉo de la 11-a ĉampioneco tutmonda. Kiu venkos? Ĉu ĝi estos iu teamo el Eŭropo? Ĉu, denove, futbalistoj de Suda Ameriko? Aŭ ĉu okazos surprizo? Oni diras: la pilko estas ronda, kaj la matĉo finiĝas je la lasta fajfo de la ludestro.

La plej bona teamo gajnu!

Vortoj (生词)

revuo 评论 mencii 提到
ĉies 所有人的,每个人的 Eŭropo 欧洲
teamo 队 lukti 角逐,搏斗
ludi 玩,打(球等) posedi 拥有,占有
ĉampiono 冠军 listo 名单
spekti 欣赏,观看 venki 战胜,获胜
matĉo 比赛 pilko 球
nombro 数目 fajfo 哨音
partopreni 参加 gajni 获得,赢得
finala 决赛的 Urugvajo 乌拉圭
konkurso 竞赛 Ĉeĥoslovakio 捷克斯洛
伐克
pokalo 奖杯,杯子 Italio 意大利
titolo 称号,头衔 Brazilo 巴西
distingi 区分,使突出 FR Germanio 西德
nivelo 水平 Anglio 英国
sporto (体育)运动 estro 长,首领,头目
kvalifiki 使……合格 Argentino 阿根廷
ronda 园的


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum