《诗经》小雅•大田

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Saturday, April 22, 2023, 09:41 (364天前)

《诗经》小雅•大田
大田
大田多稼,既种既戒,既备乃事。以我覃耜,俶载南亩。播厥百谷,既庭且硕,曾孙是若。
既方既皁,既坚既好,不稂不莠。去其螟螣,及其蟊贼,无害我田稚。田祖有神,秉畀炎火。
有渰萋萋,兴雨祈祈。雨我公田,遂及我私。彼有不获稚,此有不敛穧,彼有遗秉,此有滞穗,伊寡妇之利。
曾孙来止,以其妇子。馌彼南亩,田畯至喜。来方禋祀,以其骍黑,与其黍稷。以享以祀,以介景福。

Kamplaboro

Odo al kultado al riĉrikolto kaj spiritoj.

Sur vastaj kampoj kreskas multaj plantoj,
por komenciĝo de la kamplaboro
ni semojn elektas, riparas ilojn.
Mi per akra plugilo kun fervoro
platigas kampojn en la suda parto.
Ni ŝutas semojn de diversaj grenoj,
la plantoj kreskas altaj kaj fortikaj,
la regnestro ĝojegas sen ĉagrenoj.

Rizgrajnoj montras ŝelojn delikatajn,
la tigoj dikas kaj fortikas vere.
Troviĝas nek herbaĉoj nek insektoj
ĉar kampuloj laboras tre severe.
Radik-manĝantaj vermoj ne detruu,
nek faru ion mavan al kamptero.
Kampdio benu nian kamplaboron,
bruligu la insektojn per fajr-pelo.

Sur la ĉielo grizaj nuboj densas,
pluveto dance flirtas kun leĝero.
Ĝi ŝprucas super kampoj la publikaj
kaj la privataj kampoj en libero.
Troviĝas tie nematuraj plantoj,
nekolektitaj tigoj sur kamptero,
garboj da pajlaj tigoj dismetitaj
kaj spikoj nelevitaj en pelmelo.
Lasu tion al povraj en mizero.

La regnestro venas ĉi tien vidi
kune kun edzino kaj filoj siaj,
kaj per manĝaĵoj regali la kampulojn,
la vokto ĝojas kun rido radia.
La reĝo venas kulti al ĉielo
per vivaj oferaĵoj religiaj
kaj rikoltitaj rizo kaj maizo,
peti diojn ĝui en manĝ’ orgia
kaj, ho, sin bani per la benoj diaj.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum