《MARTA 》(179)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, April 23, 2023, 08:07 (363天前)

《MARTA 》(179)

Li foriris. La vidvino genuiĝis antaŭ la malalta litaĵo kaj alpremis sian bruston al la brusto de la infano.

— Ho, mia infano! mia sola infano! — ŝi murmuretis, — pardonu vian patrinon, pardonu! Mi ne kapablis liveri al vi varmon kaj nutron, mi elmetis vin al malvarmo kaj malsato! Vi estas malforta, kadukiĝinta ... vi estas malsana ... ho, mia infano ...

Senforte ŝi malsuprenŝoviĝis de la litaĵo, frapis la frunton je la planko, enigis la manojn en la harojn.

Ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima!

Post unu horo la medikamento, alportita el la urbo, staris jam apud la malsana infano; tuj post la tagiĝo kaj post la malfermiĝo de la butikoj abunda fajro brulis sur la kameno, plenigante la ĉambron per vigliga varmo.

La vortoj de la kuracisto montriĝis veraj. La malsano de Janjo daŭris longe. La kuracisto, kiu ripetadis siajn vizitojn ĉiutage, venis jam la dekan fojon. La infano havis ankoraŭ grandan varmegon; ĝia malfacila kaj ronka spirado sonadis super la planko simile al grincado de segilo.

Marta denove staris muta kaj senmova ĉe la pieda parto de la litaĵo. La kuracisto turnis sin al ŝi:

— Ne perdu la esperon, sinjorino, — li diris milde, — la infano povas resaniĝi, sed precipe hodiaŭ, morgaŭ ŝi bezonas apartan prizorgadon. Hodiaŭ ĉi tie estas denove tro malvarme. La temperaturo devas esti almenaŭ ses gradojn pli alta. Kaj la medikamenton, kiun mi preskribis, alportu kiel eble plej baldaŭ kaj donadu ĝin al la infano dum la tuta nokto sen ĉeso. Ĝi estas eble tro multekosta, sed ĝi estas nun la sola ...

Li foriris. Marta staris en la mezo de la ĉambro kun manoj krucigitaj sur la brusto, kun rigardo fiksita sur la planko.

Plialtigi la temperaturon de la ĉambro! per kio? aĉeti medikamenton! Per kio?

Ŝi ne havis jam en la poŝo eĉ unu spesdekon. En la unua tago de la malsano de la infano ŝi posedis kvar spesmilojn kaj kelke da spescentoj; tiun trezoron forglutis la kameno, en kiu ĉiutage brulis fajro, kaj la apoteka retorto, al kiu Marta sin turnadis kelke da fojoj en ĉiu tago.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum