Kiel vi organizas vian laboran tagon?

作者 aŭtoro: Kampanulo, 发表于 afiŝita je Monday, April 24, 2023, 04:05 (369天前) @ dalianjasco

Antaŭ kelkaj jaroj mi loĝis en apudmoskva urbeto. Mi lernis en moskva universitato, poste laboris en Moskvo. En tiu tempo mi ĉiutage veturis el apudmoskva urbeto en Moskvon kaj reen per aŭtobuso + metroo. Mi devis longtempe atendi autobuson starante en longaj vicoj, inkluzive en frosto, veturi en tro plena aŭtobuso. Estis granda aŭtomobilaj trafikŝtopiĝoj en mateno kaj vespero. Veturo povis okupi 1-3 horojn en mateno kaj 1-3 horojn en vespero. Tio estis tre maloportuna. Nun tiu vojo estas grande plibonigita kaj oportunigita, sed trafikŝtopiĝoj ankoraŭ estas; mi nun malofte uzas tion vojon. Sed iutempe mi veturas en tiu urbeto kaj tiutempe mi revi, ke fervojo kunigos tiu urbeto kun Moskvo. Multe da aliaj apudmoskvaj urbetoj havas fervojon. Nun mi povas veturi al laborloko per metroo sen aŭtobuso. Mi legas multe da librojn kaj artikoloj (popularsciencaj, sciencaj, inĝenieraj, aliaj) en metroo dum veturo. Tio estis maloportuna en aŭtobuso.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum