《MARTA 》(180)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, April 24, 2023, 08:08 (340天前)

《MARTA 》(180)

Ŝi nun jam ne ŝiradis siajn harojn, ne ĵetiĝadis sur la plankon kaj ne batadis sian bruston kun senlima humileco. Ŝi estis apenaŭ ombro de la antaŭa Marta. Ŝia malgrasiĝinta kaj flaviĝinta vizaĝo ricevis trajtojn de suferado, kiu, fariĝinte la normala stato de ŝia spirito, penetrinte la plej malgrandajn fibrojn de ŝia korpo, bolis en ŝia brusto kaj kapo surde kaj mute, sed senĉese. La bluiĝintaj lipoj de la virino estis forte kunpremitaj, kiel ĉe persono, kiu kutimis retenadi malantaŭ la interfermitaj dentoj ĝemojn kaj kriojn, ŝiaj senbrilaj pupiloj nebulite rigardadis ĉirkaŭen.

Eble ekzistas ankoraŭ io por vendi?

Ne, ekzistis nenio krom la kuseno, sur kiu ripozis la kapo de la malsana infano, krom la lana tuko, sub kiu spiris ĝia raŭka brusto, kaj du ĉemizetoj kaj malnovaj infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno. La virino senforte mallevis la manojn.

— Kion do mi faros? — ŝi diris al si mem, — kion mi povas fari? ŝi mortu! mi kuŝigos apud ŝi, kaj mi mortos kune kun ŝi!

Subite la infano ĵetiĝis sur la litaĵo kaj malforte ekkriis. En tiu ekkrio sonis kvazaŭ rido de ĝojo kaj neklara ĝemo de doloro.

— Patro! — ekkriis la infano, eltirante en la aeron ambaŭ maldikajn kaj varmegajn manojn. — Patro! patro!

Ho, Dio! la mortiga varmego alportis antaŭ la okulojn de la infano la bildon de ĝia patro; ĝi ridetis al li, plende ekĝemis antaŭ li kaj petegis lin pri savo!

Marta levis la ĝis nun klinitan kapon; el ŝiaj okuloj, ĝis nun sekaj kaj nebulitaj, kun subita fortego ekverŝiĝis larmoj. Ŝi interfingrigis la manojn kaj fiksis sian nebulitan rigardon sur la vizaĝo de la infano.

— Vi vokas la patron, — ŝi elĝemis el la malfacile spiranta brusto, — li certe povus alporti al vi savon! Li laborenspezus por vi antaŭe por varmo kaj nutro, nun por medikamentoj ...

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum