《诗经》小雅•裳裳者华

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Monday, April 24, 2023, 10:14 (339天前)

《诗经》小雅•裳裳者华
裳裳者华
裳裳者华,其叶湑兮。我觏之子,我心写兮。我心写兮,是以有誉处兮。
裳裳者华,芸其黄矣。我觏之子,维其有章矣。维其有章矣,是以有庆矣。
裳裳者华,或黄或白。我觏之子,乘其四骆。乘其四骆,六辔沃若。
左之左之,君子宜之。右之右之,君子有之。维其有之,是以似之。

Nobla lordo
Laŭdo al la lordo, kiu kondutas dece kun saĝeco.

Floroj bunte pompas en splendo,
folioj densas en prospero.
Kun la lordo en mia vido
mi plezuriĝas en ĝojhelo.
Mi plezuriĝas en ĝojhelo,
ĉar li kondutas kun sincero.

Floroj bunte pompas en splendo,
petaloj flavas en sunbrilo.
Kun la lordo en mia vido
mi sentas ĝojon en jubilo.
Mi sentas ĝojon en jubilo,
ĉar li kondutas kun ĝentilo.

Floroj bunte pompas en splendo,
blankaj kaj flavaj en muaro.
Mi vidas tiun noblan lordon
veturi per ĉevala ĉaro,
veturi per ĉevala ĉaro,
li tiras bridojn de ĉevalo.

De live venas helpo al li,
li takte traktas kun talento,
kaj de dekstre venas asisto,
li agas ja kun diligento.
Ĉar li havas veran kapablon,
li regas kun inteligento.

elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum