《诗经》小雅•鸳鸯

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Wednesday, April 26, 2023, 09:42 (366天前)

《诗经》小雅•鸳鸯
鸳鸯
鸳鸯于飞,毕之罗之。君子万年,福禄宜之。
鸳鸯在梁,戢其左翼。君子万年,宜其遐福。
乘马在厩,摧之秣之。君子万年,福禄艾之。
乘马在厩,秣之摧之。君子万年,福禄绥之。

Ambirdoj
Kanto al genovedzoj.

Jen ambirdoj flugas pare
preter reto kaj kaptilo.
Vi pasigu dekmil jarojn
kaj vi vivu kun trankvilo.

Staras ambirdoj sur digo,
kun bek’ kaŝita en sino.
Vi pasigu dekmil jarojn
benu vin bona destino.

Kvar ĉevaloj en la stalo
manĝas fojnon jen kun ĝuo.
Vi pasigu dekmil jarojn
kiel riverakv’ en fluo.

Kvar ĉevaloj en la stalo
manĝas fojnon jen ĝis sato.
Vi pasigu dekmil jarojn
mil benoj ’stas via ŝato.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum