头像

Pri kazo post signifi.

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je 星期二, 七月 16, 2019, 01:13 (62天前) @ Pipi
编辑: Petro Desmet', 时间: 星期二, 七月 16, 2019, 01:32

Mi kopiis por vi, el Pomego, tekston pri signifi.

Signifi«
La objekto de la verbo signifi estas ofte citaĵo, kiu montras la signifon. Tiam oni normale ne uzu N-finaĵon:
La Angla vorto “house” signifas “domo”. = ...signifas la ideon “domo”. Se oni dirus ...signifas “domon”, oni povus kompreni, ke la Angla vorto iel enhavus en si ankaŭ la signifon de la N-finaĵo.
La vorto “estonto” povas signifi nur “estonta persono”, sed ĝi ne povas signifi “estonta tempo” aŭ “estonta afero”.LR.95
Oni ankaŭ povas uzi N-finaĵon, se konfuzo ne povus estiĝi, sed tio estas nuntempe tre malofta: Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo.FE.32
Se la objekto de signifi ne mem montras la signifon, sed nur reprezentas ĝin, tiam oni nepre uzu N-finaĵon: Tiu vorto signifas ion, sed mi ne scias, kion ĝi signifas. Kion signifas “house”? “House” signifas “domo”! La vortetoj io kaj kio ne estas mem la signifoj de la priparolitaj vortoj. Ili neniel estas citaĵoj. Sed en la jena frazo kio ja estas citaĵo: La Angla vorto “what” signifas “kio”.

Aldone:
LR signifas Lingvaj Respondoj
FE.32 signifas Fundamento, Ekzercaro paragrafo 32

Pomego estas la nun tre multe uzata Esperanta Gramatiko de Wennergren, Bertilo. (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.) konsultebla en la reto.... sed eble ne ĉe vi. Nomo pomego laŭ la unuaj literoj de la plena nomo. Sur la kovrilo ankaŭ estas bildo de pomo.

La kutiman neuzon de akuzativo post signifi mi povas klarigi: plej ofte "signifas" estas mallongigo de "signifas ke ... estas".
Dufoje en via teksto:
signifas ke iu estas bovo
signifas ke ŝi estas floro


Aŭ;
signifas la ideon bovo.
signifas la ideon/vorton floro.
Ĉu klare?


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum