头像

Prepozicia demando.

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je 星期四, 七月 18, 2019, 23:39 (61天前) @ Pipi
编辑: Petro Desmet', 时间: 星期四, 七月 18, 2019, 23:42

Mi nun estas okupita kun preparado de la eldono de mia vasta vortaro.

—— Tio estas bela esprimo, simila al la angla "be occupied with"!

Mi ankaŭ povas uzi "je" anstataŭ "kun": Mi nun estas okupita je preparado de la eldono de mia vasta vortaro.

Fakte... tute ne gravas. Nur gravas ke vi komprenis min.
Sola aŭtoritato: la fundamento!!!
Neniu persono aŭ libro (krom fundamento).
Fakte kun ne estas la plej logika, sed... multaj lingvoj uzas kun!
Pli logike estus uzi: pro, pri, per, eĉ eble de.
Mi kontrolos kion oni uzas en PIV, kaj sciigos al vi.
Normale oni evitu je, sed neniu povas malpermesi al vi uzi ĝin.

Sed mi estas je (ĉe?) la flanko de Zamenhof kaj predikas toleremon.
En ĉiu okazo vi (kaj ĉiu logike pensantulo) komprenis min, ĉu?

Mi ŝatus havi kelkajn informojn pri vi! Aĝo ktp.
Aĝo de viaj lernantoj.
Ĉu nur anglan vi instruas?
Respondu ĉi tie aŭ rekte al petro@esperanto.be

Rapide konsultis PIV, kaj je mia miro... ĉiuj de mi cititaj prepozicioj aperas! Je, pri, per, de, kun...
Pri kun mi ne certas, mi devos relegi. ...


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum