头像

Esprimoj, ĉu plago, ĉu beno? NOVA TEKSTO!

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je 星期日, 七月 28, 2019, 19:49 (54天前)
编辑: Petro Desmet', 时间: 星期一, 七月 29, 2019, 17:39

Kial la demando?
En la pasinta semajno mi ricevis du petojn por helpo de Ĉinaj amikoj, kaj dufoje temis pri iu esprimo, kiun la skribinto timis ne kompreni. Unu estis el konversacio inter geedzoj (almenaŭ tiel mi komprenis, ĉar mi ricevis nur kelkajn frazojn.) La edzo komencas alparolon al la edzino per "Al kukolo! Ĉu vi jam scias kiaj estas miaj okuloj?" Mia amiko havis problemon kun la kukolo!
Alia amiko, verŝajne sub influo de S-ro Pipi, komencis legi en la Fabeloj de Andersen, en Zamenhofa traduko. Mi supozas ke Pipi konsilis, ĉar li pensis ke en tiu libro ne aperas malfacilaj esprimoj. Sed, jam en la unua fabelo, Fajrilo, mia amiko renkontis problemeton. Li legis: Sed kuru rapide, prenu la piedojn en la manojn. kaj li komprenis, sed tamen hezitis... ĉar... kiel oni ja povas kuri se oni prenas siajn piedojn en siajn manojn?
Kiel solvi la problemon?
Nu, principe ... se oni komprenas vorton sed ne la signifon en la frazo, oni logike saltas al PIV por serĉi. Kaj se vi en PIV konsultas la vorton "kukolo", vi trovos kiel ekzemplon, kiel ekzemplan frazeton: "Je l' kukolo" kun malantaŭ ĝi la indiko "interj." ... do ke temas pri interjekcio. Kaj interjekcioj estas tiaj vortetoj, kiuj fakte ne havas signifon, sed esprimas nur iun senton: he, ho, aj, ktp... kaj jes, povas ankaŭ esti frazeto, kiel "Al kukolo!" ... tiu frazeto havas neniun rilaton kun kukolo (la birdo kiu demetas siajn ovojn en nestoj de aliaj birdoj) sed nur servas por "altiri atenton; esprimi miron; alvoki aŭskultadon".
Ĉu oni bezonas ilin? Ĉu ili necesas?
Oni povas havi unu opinion aŭ alian! Se oni volas ke Esperanto estu nur malseka komunikada lingvo, por komprenigi sin ĉie... tiam oni povas rifuzi (malfacile kompreneblajn) esprimojn. Se oni deziras ke ĝi estu lingvo kiel ĉiu alia... tiam oni deziras (ne tro da) esprimojn. Cetere, mi kredas ke ili tute ne estas eviteblaj; vole-nevole homoj enkondukas ilin, kaj plej ofte en la komenco eĉ ne pripensas, ne realigas sin ke "tio, kion ili diras ne devas esti komprenata tute laŭvorte", ĉar tio ja estas la ideo de esprimo!
Kaj kio pri logiko?
La esprimo pri la piedoj prenitaj en la manoj... estas absolute nelogika! Tute kontraŭsenca. Kaj tamen ĝi estas trovebla, tute tiel aŭ tre simila, en tre multe da lingvoj. Mia amiko komprenis fakte ke ĝi estas troigo, ke ĝi estas plifortigo de la "kuru rapide". Oni povas kompreni ĝin tiel: oni abstraktas la homon de siaj piedoj... kaj parolas kvazaŭ li povas preni siajn piedojn en la manojn kaj samtempe konservi la piedojn por kuri! Oni estu tre singarda ĉe uzado de esprimoj, kaj tion, denove, demonstras Zamenhof! Li metis la esprimon en iu frazo, apud la vera signifo, tiel ke oni povas facile dedukti la sencon de ĉio... almenaŭ tio estas mia opinio!
Konkludo
... kiun vi ne nepre devas akcepti! Laŭ mi: se oni deziras plenvaloran lingvon, la esprimoj estas beno... kondiĉe ke oni ne troigu, kaj ke oni klopodu zorgi ke ili, per kunteksto, (ne nepre per klarigo) estu kompreneblaj. La uzanto, leganto, de Esperanto devas scii ke oni ne ĉiam devas laŭvorte kompreni! Devas scii ke "figura" uzo de lingvo ekzistas.
Transdono interlingva
En nia nederlanda normvortaro, de miloj da homoj konsultata ĉiutage, estas nederlanda vorto "gezichtsverlies" (vizaĝperdo), kaj ĉe ĝi estas notita: laŭ la esprimo el la Ĉina, "perdi la vizaĝon" kiu signifas "perdi prestiĝon". Ĉu ne interese scii tion? ... kaj certe estas tiel en aliaj lingvoj: germana, franca, itala, hispana ktp..
Kiel deĉifri esprimojn?
Por kompreni: oni konsultu PIV.
Se, inverse, oni serĉas sukan esprimon por iu nocio? Por tio mi publikigis libron: "Esprimaro - Promenoj en Edeno".


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum