头像

Esprimoj, ĉu plago, ĉu beno?

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je 星期二, 七月 30, 2019, 14:25 (52天前) @ Pipi
编辑: Petro Desmet', 时间: 星期二, 七月 30, 2019, 14:31

Kara Pipi,
Kompreneble mi ne volis kritiki la tekston de Zamenhof! Cetere, mi ŝatas la esprimojn, tion vi scias! Sed mi ankaŭ konscias ke por iuj homoj, kiuj estas eble tro analizemaj, ili foje starigas problemon.

Sed, interese, ĝuste pri tiu esprimo mi ricevis reagon... de iu Ĉino.
Li skribis;

Nun mi volas vin sciigi, en la dialekto de nia loko Yiyang-urbo, Hunan-provinco, Ĉinio, por esprimi rapidan kuron, oni ofte aŭ kutime diras: kuri portante piedojn sur la ŝultroj, por esprimi kuri facilmove: oni diras: kuri forskuinte la ostojn (sen ostoj la korpo certe estas malpeza)... !
Evidente: ĉiuj tiuj esprimoj se harfende ne tre logikas, sed tre humuras kaj viglas! Oni ofte ilin elbuŝigas. Cetere oni neniom sentas ilin nelogikaj aŭ netaŭgaj ĉu dirante ĉu aŭskultante ilin. Tio jes ja estas magieco de lingvoj! Tio estas enorma forto de moro kaj kutimoj! Ĉu ne?

Jen do, treege interesa reago, kiu multe ĝojigis min.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum