头像

Al kara Pipi

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je 星期二, 七月 30, 2019, 21:25 (49天前) @ Pipi
编辑: Petro Desmet', 时间: 星期二, 七月 30, 2019, 21:33

Kara Pipi,

La esprimoj estas tute en ordo! La adjektivoj fine estas "Komplementoj de Stato", kaj signifas: esti ....
Estas la kazo de "mi farbis la pordon verda" = mi farbis ĝin tiel ke ĝi iĝu verda.
Mi sentas (min) ... tiel ke mi estas ... feliĉa.

ĉu sufiĉas la klarigo, au ĉu vi deziras pli.

Sed dankon! Kore mi dankas vin! Estas bone ke vi havas kuraĝon fari tion!

Kaj la komplementoj de stato fakte estas samtempe adverboj kaj adjektivoj, ĉar ili difinas kaj la verbon kaj iun substantivon! (au fakte en tiu ĉi okazo: pronomon: mi)

Jes, eblas: mi sentas feliĉa. mi sentas kontenta.
Ankau mi sentas feliĉa, mi estas feliĉa estas tute bonaj frazoj.
Ankau: mi sentas feliĉon....
ĉiam estas tiel ke estas pluraj manieroj por esprimi saman aferon!


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum