Pri utao (Japana versoformo) 日本和歌介绍与征稿
Informo el sinjoro Toshiomi Okuwaki el Japanio
日本世界语者奥脇俊臣的信息。
投稿请发至 oficejo@epa.jp
截稿日期:2023年5月14日
Kiel priversi utaon por ĉantado en Esperanto? La memora evento de la 100-jara jubileo de EPA okazos septembre en 2023. Kadre de tio, Utafesto per Esperanto okazos. Ni esperas, ke multaj kontribuos Esperantajn utaojn por ĝi. Ĉifoje mi klarigas kiel priversi utaon por ĉantado en Esperanto. Bonvole sekvu jenajn 3 regulojn por farado. ① La formo konsistas el 5 linioj kun 31 silaboj. Devas esti 5 silaboj en la 1-a linio, 7 silaboj en la 2-a, 5 silaboj en la 3-a, 7 silaboj en la 4-a, kaj 7 silaboj en la 5-a. Do, sume 31 silaboj. ② Utao komenciĝas de forta pulso kaj finiĝas per la forta post regula ripetado de pulsoj forta kaj malforta. Kaj la akcento de la vorto nepre devas veni al forta pulso (La silabo krom akcento de la vorto povas esti ambaŭ, ĉu forta pulso aŭ la malforta). ③ Oni povas elipsi o-finaĵon de substantivo kaj literon "a" de artikolo, kiam oni bezonas tion en la versfarado. Kiam oni elipsas la finaĵon "o" disde ia substantivo, oni anstataŭas per apostorofo: mont’, nokt’, temp’ k.a. Tiel same ĉe artikolo oni anstataŭas per apostrofo: de l’ maro. Mi klarigas plu pri la reguloj, uzante la jenan ekzemplon de utao. Ha, senĉese nub’ leviĝas ĉe Izumo kiel la palac’ ja multoblebarila, tiun dikbarilon mi - . kontrolita de MAEDA Ŝigeki verkita de OKUŬAKI Toŝiomi Temas pri la regulo ①. Unue, bonvole konfirmu la nombrojn de linioj kaj silaboj. 《la 1-a linio》 Ha,/sen/ĉe/se/nub’ 5 silaboj 《la 2-a》 le/vi/ĝas/ĉe/I/zu/mo 7 silaboj 《la 3-a》 ki/el/la/pa/lac’ 5 silaboj 《la 4-a》 ja/mul/to/ble/ba/ri/la, 7 silaboj 《la 5-a》 ti/un/dik/ba/ri/lon/mi - . 7 silaboj sume:31 silaboj Tiel devas esti 31 silaboj en 5 linioj. La utao konsistas el 5 linioj. Bonvole atentu tion, ke ĉiu linio havu grupetiĝon de signifo. Ekzemple, se la frazo estas trans linioj kiel jene, ne bone. 《la 3-a》....kiel 《la 4-a》la palac'... Temas pri la regulo②. Utao konsistas el 31 silaboj. Al ĉiu silabo pulso forta aŭ malforta estas disponita kiel jene. 《la 1-a linio》 ● ○ ● ○ ● ● …forta 《la 2-a》 ○ ● ○ ● ○ ● ○ ○ …malforta 《la 3-a》 ● ○ ● ○ ● 《la 4-a》 ○ ● ○ ● ○ ● ○ 《la 5-a》 ● ○ ● ○ ● ○ ● Por plifaciligi la komprenon al nejapanaj esperantistoj, kiuj estas poetoj de Esperanto aŭ kiuj scipovas versi poemon, ni sugestas, ke la unua kaj la tria kaj la kvina linio estu trokeo vira kaj la dua kaj la kvara estu jambo ina. La 1-a, 3-a, kaj 5-a linio:trokeo vira La 2-a, kaj 4-a linio:jambo ina La vorto (pli ol 2-silaba vorto) de Esperanto havas akcenton en la 2-a silabo de fino. Ekzemple la vorto "senĉese" havas akcenton al "e" post "ĉ". Kaj ĉi tiu "e" devas esti ĉe la fortpulsa. Tiel, silabo kun akcento en la vorto devas esti ĉe la fortpulsa. Aliflanke, 1-silaba vorto kaj silabo krom silabo kun akcento en la vorto rajtas esti ambaŭ ĉe la forta kaj ĉe la malforta. Ni konfirmu tion jene. ● ○ 《la 1-a linio》 Ha, sen ĉe se nub’ 《la 2-a》 le vi ĝas ĉe I zu mo 《la 3-a》 ki el la pa lac’ ○ 《la 4-a》 ja mul to ble ba ri la, 《la 5-a》 ti un dik ba ri lon mi - . En ĉi tiu utao la vorto Izumo estas propra nomo, kiu temas pri antikva regiono en Japanio; tial ne gravas akcento. La silabo kun akcento en ĉiu vorto estas ĉe la fortpulsa. La vorto palac’ devenas de la vorto palaco k aj f i n a "o" estis anstataŭigita per apostrofo, sed la pozicio de akcento en la vorto ("a" antaŭ "c") ne ŝanĝiĝas. ・ ● ○ ● ● ○ ● ○ ● ○ ● ○ ● ○ ● ● ○ ● ○ ● ○ ○ ● ○ ● ○ ● ○ ● ・ ・ ・ ・ ・ ・ ● …forta ○ …malforta ・ …akcento de vorto Kiam oni apostrofas je artikolo rilate al la regulo③, oni devas atenti. Laŭeble oni devas plenumi tion, en la kazo, kiam ĝi ne kaŭzas konfuzon. Neniom okazas konfuzo, se oni apostorofas post prepozicio kun vokala finaĵo, ekzemple, "de l’ ", "ĉe l’ ", "pri l’ " ktp. Sed la elipso ofte invitas la konfuzon antaŭ la vorto, kiu komenciĝas per vokalo. Ekzemple, "l’ avo" (prononceblas: lavo), "l’ ano" (lano), "l’ amo" (lamo: besto) ktp. Krom tio tute ne efikas la elipso inter konsonantoj: "sur l’ ĉevalo", "en l’ domo", ĉar la konsonanto “l” sola tre malfacile aŭdiĝas, cetere tre malfacile prononceblas.
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: