头像

Responde al Pipi: Antaŭ dormo!

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je 星期二, 七月 30, 2019, 23:28 (47天前) @ Pipi
编辑: Petro Desmet', 时间: 星期三, 七月 31, 2019, 02:21

Mi preferegas ke vi ne bridu buŝon vian!
Mi ĝuas diskutadon ĝentilan kaj instruan!
Ĝis, kara amiko!
Mi konsentas ke prefere oni esprimu la objekton, sed NE ke estas eraro se oni prisilentas ĝin!
Kaj kredu min, mi estas konvinkebla kaj foje ŝanĝas opinion!

Cetere, ĉu jes aŭ ne vi ricevis mian sendaĵon???
Ĉar mi scias ke foje sendaĵoj perdiĝas!

Mi konsultis Tekstaron kaj en la unuaj 300 trovitaj frazoj (duone eble tamen kun konsentas) estis eĉ ne unu kun mankanta objekto. Tio estas fakto. Eĉ ne la (laŭ mi kutima) Kiel vi sentas? ...
Do, mi ripetas: nepre oni prefere esprimu la objekton.
Do prefere oni diru: Kiel vi sentas vin?

Pipi, mi ne konas vian aĝon sed vi certe estas multe pli juna ol mi. Sed mi tamen estas praktikanto de la moderna lingvistiko.
Grava karakterizo de la moderna lingvistiko estas ke ĝi ne nur distingas ĝusta de erara, sed rekonas trian eblecon, kiun ĝi ne nomas "duba" sed "de iuj akceptata, de aliaj neakceptata".
Do la frazo "mi sentas feliĉa" estas frazo kiu de vi estas neakceptata sed de mi jes akceptata.
Jen la sola ebla konkludo, kun kiu ni devos klopodi vivi kaj toleri unu la alian.
Mi tamen aldonu ke mi ne propandas la senobjektan formon/frazon!


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum