头像

Al kara Pipo post bona dormo en propra lito.

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je 星期三, 七月 31, 2019, 14:44 (48天前) @ Pipi

Kara amiko,

Kompreneble por atingi progresadon diskutado progresigas, eĉ estas absolute necesa!
Nur: oni devas zorgi ke ĝi ne iĝu diskutado.

En ĉiutaga lingvo, precipe parole, oni ne ĉiam treege zorge parolas. Fakte la nekompletaj (kaj la malzorgaj) frazoj abundas.
Oni diras kaj skribas: mi volas en liton... dum fakte devus esti: en la liton, aŭ en mian liton. Fakte eĉ: mi volas iri al la lito. Mi volas iri al mia lito.
Sed ni sekvu la ekzemplon de Zamenhof kaj estu toleremaj. Precipe por la uzo de la artikolo (la) li eĉ eksplicite diris (skribis) ke homoj por kiu ĝia uzo estas problema (aŭ problemo) povas (en la komenco) tute ne uzi ĝin!!
Kaj tre grava estas ankaŭ lia konsilo pri la akuzativo: se vi dubas tiam uzu nominativon. Per tio li kompreneble ne volas diri ke oni ne akuzativigu la objekton!

Vere Pipi, la gramatiko de la Fundamento sufiĉas, kvankam necesas kono de ĝenerala gramatiko. Mi havas seriozan ideon pri taŭga kaj simpla ĝenerala gramatiko por Ĉinoj ... sed ne havos tempon ellabori ĝin...

En via teksto ĉina ŝajnas al mi ke enestas erareto!
Laŭ mi :
这句不能说: Mi sentas dormema.
devus esti:
这句能说: Mi sentas dormema.
Ĉu ne?

Kore, tre kore,

Petro.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum