头像

我究竟该相信谁?Kiun mi kredu? Logiko respondu!

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je 星期四, 八月 01, 2019, 17:54 (50天前) @ Pipi
编辑: Petro Desmet', 时间: 星期四, 八月 01, 2019, 21:28

Pipi,
Mi ne estas maljunulo en 90-dekaj jaroj, kiun oni devas kompati kaj "toleri".
Interŝanĝi ideojn pri frazoj ne estas polemiko.
Kaj estas granda diferenco inter manko kaj eraro!
La forsilentado de objekto estas ofta en ĉiuj lingvoj, eĉ se nedezirinda.
Kaj... kara amiko Pipi, mi diplomiĝis kiel Sinologo en universitato, do babilaĉado, en la Cina, malantaŭ mia dorso estas riska kaj hontinda.
Mi ne sentas (min) kolera sed trista!
Mi naskiĝis 04.05.1934 .... eĉ laŭ ĉina kalkulo ne jam antaŭ 90 jaroj.
Kaj Esperanto de antaŭ kvindek jaroj vere ne jam ŝimiĝis!

Kaj nomi ne-ĉinon fremdulo ... ne estas esperanta kutimo.

Ĉiu lingvisto diros ke miaj frazoj estis mankhavaj, malkompletaj ... eble elipsaj ... sed NE eraraj.
Kaj vi devus honti "fari aferon" kaj juĝi min "nu ni devas respekti maljunulon fremdan, kaj toleri lin.
Denove: mi ne sentas MIN kolera, nur ĉagrenas.
Mi dankas vin, ĉar vi ne nomis min "fremda vosta diablo"!
Mi certigas vin ke, malgraŭ pli ol 80-jaraĝo mi nun ne jam suferas alchejmeron!
Ŝajnas al mi stranga evoluo en la Ĉina kulturo ke nun oni konsideras la ideojn de olduloj nepre kadukaj, falsaj kaj eraraj! Eble tolerindaj ...

Se vi deziras kritiki min, ne faru ĝin kaŝe, faru ĝin en Esperanto.
Vi rajtas havi propran opinion, sed ne ĵeti koton malantaŭ ies dorso.
Por mi "vi perdis multe de via vizaĝo" kaj mi ne scias kiel mi retrovos mian fidon en vi! (kaj mia fido estis granda!)

Kore,

Petro.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum