《诗经》小雅•黍苗

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Sunday, May 07, 2023, 09:39 (317天前)

《诗经》小雅•黍苗
黍苗
芃芃黍苗,阴雨膏之。悠悠南行,召伯劳之。
我任我辇,我车我牛。我行既集,盖云归哉。
我徒我御,我师我旅。我行既集,盖云归处。
肃肃谢功,召伯营之。烈烈征师,召伯成之。
原隰既平,泉流既清。召伯有成,王心则宁。

Reveno post konstruado
Laŭdo pri sukcesa finkonstruado de la lordo Mu.

Grenplantoj kreskas en prospero
sub pluv’ subtila el ĉielo.
Ni suden marŝas sur la vojo,
la lord’ nin spronas kun sincero.

Ni puŝas ĉarojn kun penego
kaj tiras bovojn per vip-pelo.
Jam mia konstruad’ finiĝis,
ni hejmeniras kun ĝoj-ŝvelo.

Ni piediras aŭ veturas
en tute ĝoja atmosfero.
Jam nia konstruad’ finiĝis,
ni hejmeniras en sunhelo.

La turo de Xie staras firme,
dank’ al la lorda sinofero.
Ni marŝas orde kaj impone,
li gvidas nin ja kun fiero.

La basa loko jam leviĝas,
fontakvo lirlas en leĝero.
La lordo finis jam la vorkon,
la reĝo ĝojas en korĉelo.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum