《诗经》小雅•隰桑

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Monday, May 08, 2023, 09:30 (326天前)

《诗经》小雅•隰桑
隰桑
隰桑有阿,其叶有难。既见君子,其乐如何。
隰桑有阿,其叶有沃。既见君子,云何不乐。
隰桑有阿,其叶有幽。既见君子,德音孔胶。
心乎爱矣,遐不谓矣?中心藏之,何日忘之!

Morusarbo
Junulino esprimas sian amsenton al sia karulo.

Morusarbo staras en la valo
kun folioj densaj en prospero.
Kiam mi vin vidas, mia kara,
mia koro plenas je ĝoj-helo.

Morusarbo staras en la valo
kun folioj densaj en abundo.
Kiam mi vin vidas, mia kara,
la ĝojsento svarmas al korfundo.

Morusarbo staras en la valo
kun folioj en verda koloro.
Kiam mi vin vidas, mia kara,
vi aspektas virte en favoro.

Mi lin amas kaŝe en la koro,
kial ne al li eldiri klare?
Kovas mi la senton ja interne,
kaj mi kaŝas ĝin ĝis amdeklare.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum