《诗经》小雅•白华

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Tuesday, May 09, 2023, 09:34 (353天前)

《诗经》小雅•白华
白华
白华菅兮,白茅束兮。之子之远,俾我独兮。
英英白云,露彼菅茅。天步艰难,之子不犹。
滮池北流,浸彼稻田。啸歌伤怀,念彼硕人。
樵彼桑薪,卬烘于煁。维彼硕人,实劳我心。
鼓钟于宫,声闻于外。念子懆懆,视我迈迈。
有鹙在梁,有鹤在林。维彼硕人,实劳我心。
鸳鸯在梁,戢其左翼。之子无良,二三其德。
有扁斯石,履之卑兮。之子之远,俾我疧兮。

Blankaj floroj
Lamentado de forlasita virino.

Junkoj blanke floras en prospero
inter blankaj herboj sur val-tero.
Li forlasis min kaj iris foren,
mi solece vivas en sufero.

Blankaj nuboj flosas sur ĉielo,
herboj humidiĝas en prujn-pelo.
Mia sorto batas min minace,
li forlasis min kun malfidelo.

Lante fluas l’ akvo de l’ rivero,
al grenplantoj verdaj sur kamp-tero.
Mi plorante kantas kun ĉagreno,
sed mi lin sopiras en mizero.

Mi kolektas branĉojn sur mont-sfero,
mi bruligas ilin por fajr-ŝvelo.
Mi ekpensas pri li en la menso,
mia kor’ pikiĝas per despero.

Sonoj de l’tambur’ el palac-halo
flugas ŝvebe ĉien en spiralo.
Mi sopiras al li en la koro,
sed forgesas li min en amaro.

Falko glutas fiŝon ĉe kanalo,
gruo jen malsatas en arbaro.
Sopiremo al li en la koro
vere pikas min en buduaro.

Staras sur la dig’ ambirda paro
kun beko ŝovita en plumaro.
Kun malbona kor’ li min forgesas,
mi ja dronas en la sufer-maro.

Piedtena-ŝtono por ĉevalo
kuŝe platas en stabila staro.
Li forlasis min mem al la foro,
mi min sentas trista en separo.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum