《诗经》小雅•绵蛮

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Wednesday, May 10, 2023, 09:33 (352天前)

《诗经》小雅•绵蛮
绵蛮
绵蛮黄鸟,止于丘阿。道之云远,我劳如何。饮之食之,教之诲之。命彼后车,谓之载之。
绵蛮黄鸟,止于丘隅。岂敢惮行,畏不能趋。饮之食之。教之诲之。命彼后车,谓之载之。
绵蛮黄鸟,止于丘侧。岂敢惮行,畏不能极。饮之食之,教之诲之。命彼后车,谓之载之。

Malfacila vojiro
Malsuperulo plendas pri malfaciloj dum la vojo.

Birdeto kun lanugo mola
nestas sur la monta deklivo.
Sur longa vojo piediras
mi malfacile kun soifo.
Mi nutras kaj trinkigas ĝin, kaj
instruas ĝin konduti pene.
Mi volas, ke la posta ĉaro
ĝin portas pace kaj solene.

Birdeto kun lanugo mola
nestas en la monta angulo.
Ĉu mi timas longan vojiron?
Mi timas tardon dum veturo.
Mi nutras kaj trinkigas ĝin, kaj
instruas ĝin konduti bone.
Mi volas, ke la posta ĉaro
ĝin portas pace kaj impone.

Birdeto kun lanugo mola
nestas en la monta talio.
Ĉu mi timas longan vojiron?
Mi timas tardon kun anksio.
Mi nutras kaj trinkigas ĝin, kaj
instruas ĝin konduti brile.
Mi volas, ke la posta ĉaro
ĝin portas pace kaj trankvile.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum